Ankaŭ hieraŭ mi restis hejme, kaj nenion specialan faris. Mi nur legis romanon (”Lisey’s Story” de Stephen King), spektis DVD-ojn (”Lost”, kaj “La mastro de la ringoj: La du turoj”), kaj ludis kaj babilis kun miaj geamikoj en Dua Vivo.
Kiam post mi finspektis DVD-ojn, mi ensalutis en Duan Vivon, tiam mi renkontis mian polan amikinon M, kaj mi eksciis ke japana novulino kiu povas paroli esperante aperis. Mi bedaŭris ke mi ne povis renkonti ŝin, sed feliĉe ŝi vizitis min hodiaŭ. Kompreneble mi alparolis ŝin, kaj demandis ŝin ĉu vi estas japanino, kiel vi eksciis pri Dua Vivo kaj tiel plu, sed…
Ŝi ne respondis kaj nenion parolis.