Ĉu mi jam skribis ke por enklavi esperantajn ĉapelitajn literojn en Makintoŝo mi uzas la klavaron “U.S.Extended”? (Por enklavi Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ, unue elektu klavaron “U.S.Extended”, due premu klavojn “option” kaj “6″ samtempe, kaj fine premu “C”, “G”, “H”, “J”, aŭ “S”. Por enklavi Ŭ, unue elektu klavaron “U.S.Extended”, due premu klavojn “option” kaj “B” samtempe, kaj fine premu klavon “U”.) Sed antaŭ kelkaj semajnoj mia germana amiko sugestis al mi ke ESF-klavaro estas pli facila ol la klavaro “U.S.Extended”. Ĉu vere? Mi tuj elŝutis la klavaron, kaj instalis ĝin en mian Makintoŝon, kaj… Ha! Bonege! ESF-klavaro aŭtomate ĉapelitigis leterojn kun ikso. (Eble ESF-klavaro funkcias kiel “EK” kiun Vindozo-uzantoj uzas.) Mi nur bezonis enklavi ilin iksametode!
Sed… mi jam kutimiĝis al la klavaro “U.S.Extended”, kaj mi ankoraŭ ne trovis kiel oni enklavas demandosignon…
diVERse / Esperantaj klavaroj por Mac OSX
Mac 上で字上符付文字を打つ方法について既にここに書いただろうか? 僕の場合、 U.S.Extended キーボードを利用しているのだが、数週間前にドイツのお友達が ESF キーボードがいいよと教えてくれた。早速ダウンロードし、試してみたが、普通にX代用表記で入力すれば入力したそばから字上符付文字に自動的に変換してくれて、おお、確かにこれならばやや複雑なキー操作を要する U.S.Extended よりは早いのである。
問題は、僕が既に U.S.Extended 方式に慣れてしまっていることと、 ESF キーボードでいったいどうすればデマンドシグノを入力することができるのか未だに発見できていないことなのである。
Novembro 15, 2009 je 9:58 atm |
La demandosignojn oni tajpas jene: ????????? :)