Eskapi el la Inferno

By Bonulo

Hieraŭ vespere mi estis malsana (mi ankoraŭ estas iomete malsana. Eble mi malvarmumas.), tial mi decidis, ke mi enlitiĝu kiel eble plej rapide, kaj enlitiĝis je la dudek-dua. Sed mi ne povis tuj endormiĝi. Ĉirkaŭ unu horon serĉante agrable malvarman lokon sur la lito mi renversadis min tien kaj reen, sed feliĉe iel mi sukcesis endormiĝi, kaj…

Mi sonĝis, ke mi perdiĝis en iu granda kaj malnova konstruaĵo. Mi serĉis elirejon, kaj trovis ŝtuparon. Malsuperenirante la ŝtuparon, mi tuj rimarkis, ke la ŝtuparon gardis diablo kun terurega bastono en la mano kaj kvin hundoj. Mi sukcesis preterkuri la diablon, sed la diablo ordonis al la kvin hundoj, ke legu min. Mi ne scias, kion signifas la ordono “legu min”, sed mi kredis, ke tio signifas teruraĵon. Timante mi alprokusimiĝis al la hundoj, sed feliĉe ili ne povis legi la japanan, kaj ili nenion povis fari al mi.

Mi pensas, ke la hundoj estis Cerbero. Mi scias, ke ĝenerale ĝi havas tri kapojn, sed eble ankaŭ miaj kvin hundoj signifas Cerberon, ĉar mi ŝatas “The Fifth Head of Cerberus” de Gene Wolfe. Do eble la diablo ne estis diablo, sed Hadeso, kaj mi estis en la Inferno.

Mi ĝojas, ke mi sukcesis eskapi el la Inferno.

Unu Respondo to “Eskapi el la Inferno”

  1. Piotr46blogspot.com Says:

    Infero en la sonĝo, tio terura travivaĵo, sed ni rapide forgesas ĝin,kaj ni ofte kaptas alian sonĝon.
    Estu rapide sana

Lasu respondon