
sur rivereto
naĝas anasoj flavbekaj
pelante flavfoliojn
Mia kunvivantino ofte demandas min kial mi tiom ofte piediras anstataŭ veturi trajne. Mi ĉiam respondas ke mi simple ŝatas piediri, kaj mi ofte trafas ion bonan dum la piedirado. Ankaŭ hodiaŭ mi piediris ĝis la bushaltejo kiu staras en la strato Komazaŭa, ĉar mi intencis veturi de la bushaltejo ĝis Ebisu aŭtbuse. Ĉu mi trafis ion bonan? Jes, survoje al la bushaltejo mi trovis anasojn kiuj naĝas sur la rivereto Nomigaŭa.
Mi ne scias kiel oni diras ilin esperante, sed ilia scienca nomo estas Anas poecilorhyncha, kaj la nomo signifas anason kiu havas flavan bekon. Tial mi nomis ilin flavbeka anaso.