
Ĉi-matene inter la sesa kaj ĉirkaŭ la sepa mi havis esperantan lecionon en Dua Vivo. Ĉi-foje nia instruistino montris al ni multajn bildojn de fruktoj aŭ nuksoj, kaj ni diskutis pri iliaj esperantaj nomoj, sed ni renkontis grandan problemon jam ĉe la komenca tabulo…
Montrante foton de Citrus aurantiifolia, nia instruistino demandis nin: “N-ro 5 similas al citrono, sed ĝi estas verda.”. Kaj ni respondis kaj diskutis pri ĝia esperanta nomo: “Verda citrono. Ĉu limeo? Acida citrono. Mi ĉiam nomis ĝin limono. En PIV mi trovis limeon, limonon kaj limedon. Vikipedio diras ke ĝi estas limeujo. Laŭ mia vortaro limono signifas citronon. Bonulo, ĝi estas iomete malsama frukto. Jes, mi scias, sed mi ne scias kiel oni diras ĝin esperante. PIV diras ke limeo estas verda, ne limono. Simila al citrono, sed ne estas precize sama. Ĉu la citrono estas dolĉa? Ne, citrono estas acida. Ŝajne citrono = limono, latine citrus limon. Laŭ mia vortaro citrono estas frukto de limono. Limono = citronujo. En nia lando dolĉa citrono troviĝas. Sed fakte en Francujo ni nomas ĝin verda citrono. En la vortaro de Wells mi trovas: Limono = sour lime, [lemon]. Limedo, ŝajne estas globforma specio de citrono, flava, ne verda. Nu, ŝajnas al mi ke pri n-ro 5 ni devos lasi la aferon senkonkluda. (Mi kredas kiam iam iu malfermos unuan legomvendejon nur en Esperanto, tiam problemoj okazos.)
Mi serĉis foton de Citrus aurantiifolia, sed mi ne povis trovi ĝin. Anstataŭe mi metis foton de indonezia fritita rizaĵo gapao (kiun mi lastatempe ofte manĝas.) kun peco da Citrus aurantiifolia. :-)
Novembro 7, 2009 je 12:06 atm |
Cxu vi sercxas tion?
http://eo.wikipedia.org/wiki/Limeujo
Novembro 7, 2009 je 11:58 atm |
Dankon. :-)
Novembro 12, 2009 je 6:22 ptm |
La foto malsatigas min! La manĝo aspektas bongustega. :)