
Mi metis novajn librojn kiu enhavas ligilon al “Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato” de Harry Harrison (En la romano la ĉefrolulo, Jim diGriz lernas Esperanton.) en nian bibliotekon en Esperanto-Lando, kaj ankaŭ en la biblioteketon en Verda Babilejo. En la biblioteketon mi metis ankaŭ du librojn por japanoj: “Rakonto pri Esperanto” de Hutabatei-Ŝimei kaj “Poemoj de Kenĵi Mijazaŭa”. (Ili ambaŭ estas famaj verkistoj kaj esperantistoj.) Bedaŭrinde “Rakonto pri Esperanto” ne estis tradukita en Esperanto, sed kompreneble “Poemoj de Kenĵi Mijazaŭa” oni povas legi en Esperanto.