Antaŭ kelkaj tagoj mi hazarde trovis blogon, kiun skribas unu el miaj konatoj ankaŭ kiu apartenas al esperanto-rondo al kiu mi apartenas, kaj trovis, ke ankaŭ ŝi legas “Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato” de Harry Harrison. Jes, ankaŭ mi komencis legi la romanon, sed mi ankoraŭ ne finlegis ĝin. Eble mi jam skribis, ke danke al unu el la serio de “Rustimuna Ŝtalrato” mi eksciis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj. (En la romano la ĉefrolulo, Jim diGriz kaj liaj kolegoj iras al la estonteco de la tero. La estontuloj alparolas Jim en diversaj lingvoj, sed Jim tute ne komprenas ilin. Fine, unu el estontuloj diris al sia estro en Esperanto: “Ili ne komprenas konatajn lingvojn.”. Sed, feliĉe ankaŭ Jim povas paroli Esperante.) Mi legis ĉiujn tradukitajn romanojn kiuj apartenas al la serio, ĉar la serio estis tre amuza, kaj kiam mi trovis esperantan tradukon de la romano kiu ankoraŭ ne estis tradukita en la japana, mi ĝojis, ke mi povus legi ĝin esperante… Jes, sed bedaŭrinde tiam mia lingva kono de Esperanto ankoraŭ ne estis sufiĉa por finlegi ĝin.
Ĉu mi jam estas preta? Mi vidos.
Jes, mi denove komencis legi “Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato”. :-)
長い間停滞中だったハリー・ハリスン「ステンレススチールラットの誕生」エスペラント版を再び読み始める。つい最近偶然見つけた知り合いのブログで、彼女もそれを読んでいることを知り、読みたい欲に火がついたのである… 果たして今回はもう少し楽に読むことができるか?
libro-noto / Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato
Vikipedio / Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato
Mi havas la libron, sed oni povas legi ĝin ankaŭ ĉi tie.
Ondo / Naskiĝo de la rustimuna ŝtalrato
