Huj!! Ĉirkaŭ je la kvara terura doloro en mia maldekstra kruro subite vekis min. Kio okazis!? (Tiam mi pensis: “Bone, mi trovis aferon skribindan en mia blogo. Sed…) La musklo de mia maldekstra kruro tro streĉiĝis, ne, spasmis, spasmis? Ne, mi ne sciis kiel oni diras “komragaeri” esperante. (Ĉar mi volis skribi pri la afero en mia blogo esperante. Por tio mi nepre devas uzi vorton “komragaeri”, sed esperante.) Hujjj!!! Kia terura doloro!!! Mi decidis ke poste mi kontrolu pri tio per mia vortaro. Jes, antaŭ ĉio mi devis solvi la doloron. Mi devis malstreĉi mian maldekstran kruron. Tiam mi rememoris ke por solvi zozon (tiam mi ne scias kiel oni diras “komragaeri” esperante, tial mi provizore uzis la ĉiopovan vorton zozon laŭ la regulo dek-sepa.) oni devas turni kaj masaĝi la dikan fingron de la kruro kiu zozas. Bone, mi provis preni mian maldekstran dikan fingron, sed… Aŭ!!! Hujjj!!! Mia unua provo malsukcesis, ĉar mi ne povis preni ĝin pro terura doloro. Mi petis helpon al mia kunloĝantino kiu dormas apud mi: “Hej, U. Mi havas peton. Bonvolu…”. Ŝi murmuris kun ĝeneca mieno: “Hmm… mm…”, kaj ŝi turnis sian korpon kaj montras sian dorson al mi. Mi denove provis preni mian maldekstran dikan fingron… Bone! Mi fine skcesis preni ĝin kaj komencis masaĝi… Hujjj!!!
Poste Toño sugestis jene: “Eble taŭgas kramfo (“muskola spasmo, dolora kaj portempa” laŭ PIV); alia afero estas kontrakturo; ĉiukaze, fartu bone!!” Kaj ankaŭ mi mem kontrolis pri la vorto “kramfo” per ReVo. Bone, mi certe havis kramfon en mia maldekstra kruro… Hmm… Sed iom strange, ĉar jam estas la dek-oka kaj duono, sed mia kruro ankoraŭ doloras.
kramfo:
Speco de spasmo, dolora kuntiriĝo de muskoloj daŭranta kelkajn sekundojn aŭ minutojn.
Julio 4, 2009 je 2:41 ptm |
saluton!
Mi esperas, vi fartas vin pli bone. En Ruslando oni diris: “Tempo kuracas”.
Julio 4, 2009 je 10:15 ptm |
Ne diru “huj” en Pollando :-)
Julio 5, 2009 je 1:37 atm |
Kion signifas “huj”? Mi trovis “huj” en vortareto pri esperantaj interjekcioj. :-)
Julio 6, 2009 je 7:35 ptm |
En mia lando ĉi tio interjekcio signifas samo
Julio 5, 2009 je 3:08 atm |
“Huj” en Pollando estas fivorto :-)
Julio 6, 2009 je 5:23 ptm |
Do ne tretu mian piedon aŭ ne batu min en Bjalistoko.
Julio 6, 2009 je 5:30 ptm
Hehe :-)