Ĉi-matene mi ricevis jenan malĝojan novaĵon de grupo “Esperanto” en Dua Vivo: “Antaŭ nelonge nur, iom antaŭ la dek-dua DV-tempo, Esperanto-Lando, kun siaj konstruaĵoj, lernoĉambroj, hotelo, ĝardeno, estis forigita. Restis nur verda dezerto, kiun la landposedanto ofertas por vendo. Tiel naskiĝis propono, ke nia venonta (venontaj) lecionoj okazu en La Muse Dancejo ĝis kiam ne estos pli taŭga, kaj definitiva loko.”.
Kaj mi ricevis ankaŭ jenan mesaĝon de grupo “Esperanto-lando en Dua Vivo” en Facebook: “Karaj amikoj – grandan ŝokon mi travivis kiam mi hodiaŭ vespere alvenis al Esperanto-Lando – ĉiuj konstruaĵoj estis forigitaj! La posedanto de la tuta insulo venids ĝin al nova posedanto sen informi min. Morgaŭ mi eklaboros por trovi solvon – kaj mi informos vin, kio okazos.”.
Mi tre bedaŭras pri tio, ĉar mi alkutimiĝas al la lando kaj amas la landon de kiam ĝi estis malgranda kampadejo. Hmm… Ĉu ankaŭ aliaj landoj (Esperanto-Arbareto kaj Bazaro de mia usona amikino, kaj Hejmlando de mia rusa amiko) en la insulo malaperis?
Ho ve, laŭ foto-raporto de mia norvega amikino ankaŭ ili malaperis.
La malaperinta Esperanto Lando :-(
Marto 9, 2009 je 8:26 ptm |
[...] Posted by esperantino pri 09.03.2009 Hieraŭ, kiam mi funkciigis Duan Vivon, mi ricevis mesaĝon de Babilonto el la grupo “Esperanto” pri malaperita Esperanto-Lando, kaj poste mi ricevis mesaĝon el Erick kun demando “ĉu vi scias kio okazis kun E-Lando?” Ho, tio tre mirigis min. Esperanto-Lando malaperis? Kial? Ĉu homoj, kiuj luis teron tie, ne pagis al posedanto? – mi ekpensis tion komence. Sed ŝajnas, ke ne. Ŝajnas, ke kialo estas alia, sed kia? Esperanto-Lando situis sur insulo, kiu nomiĝis Capitol City, kaj nun la insulo nomiĝas Yan Yan. Kiam mi hodiaŭ matene venis tien, ĝi aspektis jene: Pri la afero ankaŭ skribis Bonulo en blogo pri Dua Vivo kaj sia blogo. [...]