Ni neniam manĝas krudan fiŝon!

By Bonulo

Ne, tute ne!! Ni japanoj neniam manĝas krudajn fiŝojn. Ni japanoj ofte manĝas saŝimion aŭ suŝion kun ne rostita aŭ neboligita aŭ nefumaĵita aŭ nemarinita fiŝaĵo (Malofte ni manĝas suŝion kun boligita aŭ marinita fiŝaĵo.), sed en Japanujo neniu manĝas krudan fiŝon. Mi kaj preskaŭ ĉiuj japanoj pensas ke tranĉita fiŝo (fiŝaĵo) ne estas kruda. En Japanujo tranĉi fiŝon estas unu el gravaj kuiradoj.

Provu krudan fiŝon. Kaj provu trancitan, sed nerostitan aŭ neboligitan aŭ nefumiĝitan aŭ nemarinitan fiŝon kiun tranĉis lerta kuiristo. Japanaj nerostita aŭ neboligita aŭ nefumiĝita aŭ nemarinita, sed lerte tranĉita fiŝaĵo estas multoble bongusta ol kruda fiŝo. (Verdire mi ne certas pri tio, ĉar mi neniam manĝas krudan fiŝon.) Kaj provu tranĉitan fiŝaĵon kiun tranĉis mallerta kuiristo. Ĝi estas multoble malbongusta ol tiun kiun tranĉis lerta kuirsto.

Jes, por kuiri japanajn manĝaĵojn “saŝimio” aŭ “suŝio” oni bezonas altnivelan kuirarton. Ankaŭ eĉ preskaŭ ĉiuj japanoj ne kuiras ilin mem, ĉar preskaŭ ĉiuj japanoj ne havas sufiĉan kuirarton kaj taŭgajn tranĉilojn por kuiri ilin, kaj nur aĉetas ilin kiujn kuiris kuiristoj kiuj havas altnivelan kuirarton. Ĉar ni scias ke lerta tranĉado igas fiŝon malkruda kaj bongusta. Tiom saŝimio aŭ suŝio estas malkrudaj kaj delikataj (jes, mi pensas ke saŝimio aŭ suŝio estas unu el japanaj artoj) manĝaĵoj.

Bone, kontrolu pri la vorto “kruda” per via vortaro.

kruda
neprilaborita, konservanta ĝian primitivan staton, nekuirita, nepreparita, malfajna, maldilikata, besta, sovĝa

krudaĵo
prilaborota materiaro

krudulo
malbone edukita aŭ neniam edukita homo, sovaĝulo

Ĉu vi ankoraŭ povas diri ke japanaj manĝaĵoj “saŝimio” aŭ “suŝio” estas krudaj? Mi pensas ke la vorto “kruda” havas tro vastan signifon por diri pri japanaj manĝaĵoj “saŝimio” kaj “suŝio”. Certe ili estas krudaj (nerostitaj, neboligitaj, nefumiĝitaj, nemarinitaj), sed ili ne estas krudaj (neprilaboritaj, nekuiritaj, nepreparitaj, malfajnaj, maldilikataj, bestaj, sovĝaj). Jes, por homoj, kiuj jam bone scias pri japanaj manĝaĵoj “saŝimio” aŭ “suŝio”, bone scias ke la vorto “kruda” tute ne taŭgas por ili. Ĉar ili ne estas nekuiritaj. Sed ili estas lerte kaj delikate kuiritaj manĝaĵoj.
 
 
日本人は魚を生で喰うといわれることが多いが、それをエスペラントでいう際 kruda であるといわれることに抵抗があるのは僕だけだろうか? ここで確認のためにこの最新版分厚くお高いエスペラント日本語辞典で kruda とその関連項目を読んでみる。

kruda
人の手が入っていない、本来の性質を残した状態、生、料理されていない、未加工、粗野な、洗練されていない、粗暴な、荒っぽい、荒々しい

krudaĵo
未加工の素材

krudulo
無教養な人、野人

ここまで読んでまだ刺身や寿司に使われる魚介類を kruda だということが可能だろうか? 刺身や寿司などに対して使用するには、あまりにもその意味範囲が広すぎるのではなかろうか? …というよりも、刺身や寿司などについて言及するに適した形容のほぼ真逆を示しているのではなかろうか?

刺身は高度な技術を要する料理だし、決して素材本来の性質を残した料理でもない… まあ、良く解らんが素材の種類によって恐らくは切り方も変え、素材本来の性質を活かした料理ではないだろうかと思うのである。確かにそれは生だが、料理されていない、未加工などとは断じていえないものだと思うのである。粗野? 洗練されていない? 粗暴で荒っぽい? このどれもが刺身を指す言葉として相応しくないと思うのだがいかがだろうか?

刺身について説明する際に、これほど相応しくない語もあるまいと思うのだがいかがだろうか? 恐らく、この語を使って刺身を説明している方々は刺身について良く知らないか、あるいは kruda の意味範囲を正しく把握していないに違いないのである。

malkruda
洗練された、繊細な

そう、刺身は非常に洗練された繊細な料理だと思うのである。
 
 
Mi eraris pri la vorto “kuiri”.
Legu jenan artikolon:
Kuiri!!

18 Respondoj to “Ni neniam manĝas krudan fiŝon!”

  1. esperantino Says:

    Mi komprenas “kuiri” kiel malkrudigi per boligado, fritado, bakado ktp. Vi komprenas tion kiel preparadon: tranĉadon, spicadon. :)
    Kuirarto estas diversaj faroj kun manĝoproduktoj. Tamen estas diferenco inter tranĉita kaj fritita, aŭ boligita fiŝo. Do mi petus en restoracio rostitan, ne krudan preparitan fiŝon. :)

  2. Bonulo Says:

    hehe, lerte kaj atenteme preparita fiŝo jam ne estas kruda.

  3. Esperantino Says:

    :-)

    Ĉu se mi tranĉos pomon, ĝi iĝos mallkruda?

  4. Bonulo Says:

    Jes, ĉar vi estas malkrudulo, kaj mi kredas ke vi certe tranĉos ĝin per malkruda maniero. :-)

  5. serena Says:

    Por mi trancxita aux ne kruda estas kruda.
    Mi ne povas mangxi sasximi-on.

  6. Bonulo Says:

    Mi komprenas vin, Serena. Kiam mi estis juna, ankaŭ mi ne povis manĝi saŝimion.

    Mi ne povas manĝi tataran bifstekon aŭ duone rostitan viandon. Sed kompreneble mi ne pensas ke ili estas krudaj. :-)

  7. Ginko Says:

    Mi povas komprenas vian demandon.
    Se mi skribus tiun Esperante, mi pensus jene.

    Ni japanoj manĝas senkuiritajn fiŝojn.

  8. Blanka Meduzo Says:

    Saluton.

    Fumm. Mi komprenas vian opinion pri sasximio.
    Mi fojfoje mem trancxas fisxojn en sasximion kaj fojfoje mem faras susxion. Se la fisxo estas fresxa, malgraux malbona trancxado la trancxitaj pecoj estas bongustaj.
    Ankaux vi provu. Malmultkoste vi povas mangxi sasximion aux susxion.

    Nu, kelkaj felicxaj japanoj faras “mangxi blankafisxojn viv-dancantajn”. La blankafisxo estas ja kruda, cxu ne? (Sed mi neniam mangxis gxin, bedauxrinde. )

  9. Bonulo Says:

    Dankon, Ginko.

    Sed mi ne povas konsenti kun vi. Ĉar mi pensas ke tranĉita fiŝo estas kuirita. Mi pensas ke lerte tranĉi foŝon estas unu el kuirmanieroj, kaj tiu de japanaj kuiristoj estas arto. Ni devas klarigi pri saŝimio aŭ pri suŝio jene: “Fiŝaĵoj de japanaj manĝaĵoj “saŝimio” aŭ “suŝio” ne estas krudaj. Certe ili ne estas rostitaj aŭ boligitaj frititaj aŭ fumaĵitaj aŭ marinitaj, sed ili ne estas krudaj kiel tatara bovsteko. :-)

  10. Bonulo Says:

    Saluton, Blanka Meduzo.

    Dankon! Jes, vi pravas! Certe manĝi vivantajn blankafiŝojn (Mi ne certas la vorto “blankafiŝo” estas komprenebla. Hmm… Ĉu ili estas fiŝidoj? Mi pensas ke “manĝi vivantajn fiŝidojn” estus ĝusta.) estas krudaj!! Mi forgesis pri tio, ĉar…

    MI NE ESTAS KRUDULO!!. ;-)

  11. serena Says:

    Pri bifsteko, duonbakita estas por mi kruda.
    Mi cxiam postulas bonekuiritan, kaj se gxi venus al mi sangoplena aux iel rozkolora, mi postulas rekuiri gxin.

  12. Bonulo Says:

    Dankon, Serena. Mi ne povis trovi la vorton “duonbakita”.

    Do… Ĉu oni povas diri “duonboligita ovo”? Hm… duonboligita ovo ne estas kruda por mi, sed mi ofte manĝas ankaŭ nekuiritan ovon kun rizo. Tio estas kruda. Mi iam aŭdis ke eŭropanoj ne manĝas krudan ovon (krom Rocky Balboa :-). Ĉu vere?

  13. serena Says:

    Jes. Vere.
    Mi ne scias kiu estas Rocky Balboa, sed mi ankaux ne povas mangxi krudan ovon.

    Mi havas rakonteton por vi;
    Kiam mi estis en Svisujo longe antauxe, mi malsanigxis (iel serioza malvalmumo) kaj mia Esperanta-patro rekomendis mangxi batitan ovon. Batita ovo estis batita kaj sukerigita. Estis dolcxa sed ne bongusta. Tio estis mia lasta kruda ovo.

  14. Bonulo Says:

    Vikipedio / Rocky Balboa
    http://eo.wikipedia.org/wiki/Rocky

    Li ŝatas manĝi krudan ovon. :-)

    Dankon pro via rakonteto. Mi unuafoje vidis tiun vorton “batita”. Dankon! Ankaŭ en Japanujo malvarmumuloj drinkas varman sakeon kun ovo kaj sukero. Sed mi neniam manĝis ĝin. Ĉar mi ne povas drinki sakeon, kaj la drinkaĵo ŝajnas al mi tre malbongusta. :-)

  15. Mielo Says:

    Mi komprenas, ke vi parolas pri diferencoj de esprimoj de la vortoj. La esenco estas tio, ke vi mangxas ne kuiritan fisxon. Ankaux en la hungara lingvo estas sama vorto, kio esprimas la nekuiritajn kaj la krudajn, neprilaboritajn ajxojn. Sed kiam vi uzas la verbon “mangxi” cxiuj scias pri kio vi pensas.

  16. Bergino Dale Says:

    En multaj landoj oni ne manĝas krudajn ovojn pro salmonelo. Ĝis nun ni ne havas salmonelon en Norvegujo, kaj ni povas manĝi krudajn ovojn se ni ŝatus. Mi tre ŝatas krudajn ovojn kirlitajn kun sukero. Oni povas manĝi nur tion, aŭ oni povas manĝi ĝin kun beroj aŭ fruktpecoj. Tre bongusta!

    Bonulo, vi demandis pri la vorto “duonboligita ovo”. Laŭ mi, la ĝusta vorto por tio estas “molkuirita ovo”.

  17. Bonulo Says:

    Dankon, Mielo.

    Finfine mi komprenas kion signifas la vorto “kuiri”. La vorto kuiri signifas ke prepari nutraĵon, elmetante ĝin al varmego por igi ĝin manĝebla. Hehe, mi pensis ke la vorto “kuiri” signifas ke prepari nutraĵon por igi ĝin manĝebla. Mi devas legi la vortaron pli atente. Hm… Do, la respondo de Ginko estas prava. Pardonu min, Ginko. Vi pravas. Ni japanoj maĝas nekuiritan fiŝon. :-P

  18. Bonulo Says:

    Dankon, Bergino.

    Kvankam ankaŭ miaj konatoj ofte manĝas krudan ovon aŭ molkuiritan (dankon!!) ovon, ankaŭ mi tamen neniam aŭdis ke miaj konatoj malsaniĝis pro salmonelo, Sed kompreneble mi ĉiam manĝas nur freŝan ovon. Ha, ankaŭ majonezo estas kirlitaĵo de kruda ovo kaj oleo kaj vinegro, ĉu ne?

    La dolĉaĵo, kiun vi diris, estas angla dolĉaĵo “Trifle”? Mi tre ŝatas manĝi ĝin. :-)

Leave a Reply