Mi havas demandon al vi ĉiuj legantoj pri uzmaniero de la vorto “ankaŭ”.
Por vi kian signifon enhavas ĉi tiu frazo “Mi ankaŭ ŝatas ĝin”? Por mi la frazo signifas ke “mi” havas aliajn impresojn pri ĝi krom bonŝato. Jes, mi rimarkas ke multaj homoj ofte diras tiel, sed fakte ili celas diri ke “ankaŭ mi” ŝatas ĝin… ĉu ne? Bedaŭrinde mi ofte havas tian suspekton pri al kiu vorto rilatas la vorto “ankaŭ”.
Bone, mi montros kiel mi uzas la vorton “ankaŭ”: “Ankaŭ mi ŝatas ĝin. (= “Ankaŭ iuj” ŝatas ĝin krom mi.)”, “Mi ankaŭ ŝatas ĝin. (= Mi havas aliajn impresojn pri ĝi krom bonŝato. Ekzemple, mi pensas ke ĝi ne estas bona, sed mi ŝatas ĝin.)”, “Mi ŝatas ankaŭ ĝin. (= Mi ŝatas ĝin kaj iujn aliajn.)”. Do, kion signifas frazo “Mi ŝatas ĝin ankaŭ.”? Oni ofte diras tiel, ĉu ne? Ĉu la frazo egalas la frazon “Ankaŭ mi ŝatas ĝin.”? Hm… mi devas kontroli pri tio.
まあ、文脈から判断できないこともないし、大概の場合はそう判断した通りなのだろうが、いや、待てよ、本当にそういう意味でいってるのか? …という疑いを捨て切れない場合もある。そもそも聞いたり読んだりしていて違和感も感じるのである。関連する単語の直前に置くことが基本ルールだと思うのだが、皆さんはどのように使われているのだろうか? そして、それが文末に置かれている場合、それはどこにかかるのだろうか? その文全体?
Novembro 4, 2008 je 6:36 ptm |
Ĉu japane vi uzas “ankau” same, kiel en Esperanto?
Ĉu vi kontrolis la vorton en ReVo aŭ en PMEG?
Novembro 4, 2008 je 8:12 ptm |
Ŭataŝiŭa sorega sukidesu. (Mi ĝin ŝatas. Mi skribas en la japana vortordo.)
ŬataŝiMO sorega sukidesu. (Mi ankaŭ ĝin ŝatas = Ankaŭ mi ŝatas ĝin.)
Ûataŝiŭa soreMO sukidesu. (Mi ĝin ankaŭ ŝatas = Mi ŝatas ankaŭ ĝin.)
Mi iam kontrolis pri la vorto en ReVo aŭ en PMEG.
SED!!
Mia memoro pri la vorto jam estas malklara… jam estas nepreciza? Ĉu la vorto “nepreciza” estas pli taŭga ol la vorto “malklara”? Hm… Mi ne scias kiun vorton mi devas uzi. Ĉar mi memoro pri la vortoj jam estas… necerta?
Novembro 4, 2008 je 9:38 ptm |
“Mi ankaŭ ŝatas ĝin” kaj
“Ankaŭ mi ŝatas ĝin”
estas sama afero por mi.
Kiam mi komencis lerni Esperanton, mia instruisto diris ke ordo de la vortoj ne sxangxas la signifon de la frazo. Tion mi bone memoras.
Novembro 4, 2008 je 11:09 ptm |
Dankon, Serena.
Mi ĵus kontrolis pri la vorto en PMEG, kaj trovis ke ankaŭ Zamenhof ofte tiel uzis la vorton “ankaŭ”, kiam ĝi rilatis al persona pronomo, sed ankaŭ aliokaze! Sed mi pensas ke tio donus konfuzon… Hmm…
Novembro 4, 2008 je 11:16 ptm |
Ho, sed mi trovis jenan rimarkon pri la vorto en ReVo: “Ankaŭ devas ĉiam esti metata senpere antaŭ la vorto, kiun oni volas emfazi.”. Kaj ankaŭ mia Esperanto-japana vortaro (tre multekosta) diras ke oni devas meti la vorton “ankaŭ” antaŭ la vorto al kio ĝi rilatas.
Novembro 5, 2008 je 12:24 atm |
Bone, mi klare rememoris pri tio. Dum la leciono de Anna Löwenstein iam iu diris: “Mi ankaŭ loĝas en Hispanujo.”. Tiam nia instruistino diris: “Diru: “Ankaŭ mi loĝas en Hispanujo.”. :-)
Novembro 6, 2008 je 5:07 ptm |
Serena: “Kiam mi komencis lerni Esperanton, mia instruisto diris ke ordo de la vortoj ne sxangxas la signifon de la frazo”
Tio ne ĉiam veras. Ekzistas vort(et)oj, kiuj devas esti metitaj en ĝusta loko.
Ekzemple prepozicioj (en, al, …), “ne”, kaj kelkaj adverboj kiel “ankaŭ”.
Bonulo.
Mi konsentas, ke “ankaŭ” estu metita antaŭ la vorto al kiu ĝi rilatas.
Sed ofte “ankaŭ” estas post la aganto (subjekto).
Kaj do, se vi volas emfazi ke ankaŭ rilatas al alia vorto, necesas iel ŝanĝi vortordon, por ne estu miskompreno: “Mi ĝin ankaŭ ŝatas.” aŭ aldoni pli da vortoj.
Ĉu en la japana “mo” ne estas aplikebla al verbo?