La Kleriga Lundo kaj facebook

By Bonulo

Hieraŭ post vespermanĝo mi ensalutis en Duan Vivon, kaj mi tuj rimarkis ke kelkal homoj estas apud mia domo en Dua Vivo (Emilio Cid, mia instruistino T, mia pola amikino M, kaj mia franca amiko M.) Jes, feliĉe tiam ankoraŭ ne finiĝis la Kleriga Lundo. Per la rolfiguro de mia instruistino T miaj instruistinoj Anna kaj Bea montras Duan Vivon al la kongresanoj. Mi klarigis pri la teleportilo al aliaj esperantaj lokoj, kaj per la teleportilo ili tuj foriris al Esperanto-arbareto.

Kaj hodiaŭ matene mi ricevis mesaĝon de mia dana amiko E. En la mesaĝo li montris al mi kelkajn fotojn de la Movada Foiro en la Universala Kongreso en Roterdamo, kaj mi eksciis ke ankaŭ li uzas facebook. Antaŭ kelkaj monatoj ankaŭ mi ekhavis la konton, sed mi ankoraŭ ne uzis ĝin…

Bone, mi provu ĝin.

3 Respondoj to “La Kleriga Lundo kaj facebook”

  1. esperantino Says:

    Ho, kio estas la Kleriga Lundo? Sxajnas, ke mi scias nenion pri gxi.

  2. Bonulo Says:

    En la Kleriga Lundo Anna prezentis Duan Vivon al la kongresanoj. Eble tiam la kongresanoj spektis la filmon en kiu mi rakontas voĉe pri mia loko, kaj la filmon en kiu B rakontas pri La Muse Dancejo, kaj aliaj filmoj pri Dua Vivo.

  3. Esperantino Says:

    Dankon

Lasu respondon