Mia filmeto por la Kleriga Lundo

By Bonulo

Dum la Universala Kongreso en Roterdamo la dudek-unuan de Julio la Kleriga lundo okazos, kaj tiam mi devos rakonti pri mia loko, Verda Babilejo en Dua Vivo, sed la horo estos maloportuna por mi, kiel mi jam diris (ĉu mi ankoraŭ ne diris pri tio? Mi ne bone memoras…).

Do, anstataŭe hodiaŭ frumatene mi faris ĝin, kaj Emilio Cid filmis mian paroladeton… Li diris al mi ke li povis filmi bone, kaj ankaŭ B diris al mi ke mia prononco tiom malbona (hehehe), sed mi ankoraŭ dubas ĉu la kongresanoj povos kompreni mian prononcon. Eble la filmo bezonas subtitolon. :-)

Jen la subtitolo:
En la unua parto de la filmeto, starante ĉe la orienta marbordo, mi rakontas: “Saluton al ĉiuj. Mia nomo estas Bonulo. Mi loĝas en Tokio, Japanujo. Mi esperantiĝis antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj, sed mi ankoraŭ ne havis oportunon paroli kun aliaj esperantistoj persone. Antaŭ unu jaro mi eksciis ke en Dua Vivo troviĝas multaj esperantistoj kaj esperantaj lokoj. Mi tuj decidis aliĝi al Dua Vivo por praktiki kaj ekzerci mian Esperanton. Feliĉe mi tuj konatiĝis kun multaj esperantistoj, kaj de tiam mi preskaŭ ĉiutage ĝuas babiladon kun ili. Kaj post kelkaj monatoj de la aliĝo, ankaŭ mi mem luis terenon ĉi tie, kaj konstruis babilejon por ĉiuj esperantistoj, kaj informejon pri Esperanto por japanoj. Mia loko, Verda Babilejo estas tre agrabla loko. Sidante ĉe la marbordo, mi kaj miaj geamikoj ofte ĝuas babiladon aŭ aŭskultas esperantajn radioelsendojn.”.

En la dua parto de la filmeto, starante apud mia domo, mi rakontas: “Vidu tiun verdan muron malantaŭ mi. Per tiuj afiŝoj kiuj enhavas ligilon al retpaĝaro pri Esperanto oni povas ekscii pri Esperanto, kaj per tiu granda mapo oni povas facile teleportiĝi al aliaj esperantaj lokoj en Dua Vivo. Kaj vidu tiujn t-ĉemizojn kun esperantaj surskriboj. Mi faris ilin kun mia pola amikino por disvastigi Esperanton en Dua Vivo. Oni povas preni ilin senpage. Bedaŭrinde mia lingva kono de Esperanto ankoraŭ ne estas sufiĉa kiel vi jam rimarkis, sed mi certas ke dank’ al Dua Vivo mia Esperanto pliboniĝis, kaj mi iam fariĝos bona esperantisto. Dankon.”.

Leave a Reply