Rolfiguroj por DVa Movada Foiro

By Bonulo

Mi skribis pri DuaViva Movada Foiro dum la Universala Kongreso en Roterdamo. Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis detalajn informojn pri la aranĝo. Ĝi okazos la dek naŭan de Julio, de la dek-sesa kaj duono ĝis la dek-naŭa GMT. (En Japanujo ĝi okazos la dudekan de Julio, de la unua kaj duono ĝis la kvara.)

Tio estos speco de foiro, en kiu samtempe ĉeestos okdek asocioj, do la kongresanoj povos vagi de unu tablo al la alia. Estos ankaŭ tablo kun du komputiloj por montri la agadon en Dua Vivo, aranĝita de Anna Löwenstein kaj aliaj. En sama horaro Emilio Cid planas organizi en Esperanto-Lando en Dua Vivo la DuaVivan Movadan Foiron, tiel la kongresanoj ĉe la UK povos babili kun la homoj interne de Dua Vivo.

Mi partoprenos en UK virtuale

Kaj antaŭhieraŭ vespere mi ricevis retmesaĝon de Anna Löwenstein. En la mesaĝo ŝi petis min ke kreu du rolfigurojn por la aranĝo. Per la rolfiguroj la kongresanoj provos Duan Vivon… Kompreneble mi respondis ke jes, kaj mi jam kreis ilin. Jen la rolfiguroj.

  

Iliaj nomoj estas Kongresano kaj Kongresanino Svoboda. Bedaŭrinde mi ne povis trovi esperantajn familiajn nomojn en la listo de familia nomo en Linden. Sed en la ĉeĥa lingvo la vorto “svoboda” signifas liberon, tial mi pensas ke la nomo estas bela. (Ŝi estas ĉarma, ĉu ne? Unue lia hararo estis tro mallonga, sed feliĉe lia hararo rapide kreskis.)

Kaj la dudekan de Julio, je la deka kaj duono “Kleriga Lundo” okazos. Anna kaj sia kunlaboristoj volos montri kelkajn esperantejojn en Dua Vivo. Tie ankaŭ mi devus rakonti pri mia ejo, sed bedaŭrinde por mi la horo estos maloportuna…

Leave a Reply