Hieraŭ mi aŭskultis la programon de “Parolu, mondo!”. Ĉe la fino de la programo mi aŭdis kelkajn muzikojn de brazila esperanta grupo Merlin. Mi ĝuis ilin, precipe “Ho! Mia kor’!” tre plaĉas al mi. Jes, verkisto de la poemo estas Zamenhof.
“Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la pubriko, se ĉi tiu pubriko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je “flankaj aferoj”; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj… mi transiris Rubikonon.” (Ĉapitro kvin de “Vivo de Zamenhof” de Edmond Privat.)
En tiuj tagoj Zamenhof verkis ĉi tiun mallongan sed tre kortuŝan poemon.