Kompreneble mi preferas skribi ortodoksan skribmanieron kun supersignoj, sed por tiaj okazoj kiam mi ne eblas uzi la skribmanieron, mi ofte uzas postmetitan ikson anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo.
Jes, mi scias ke oni devas uzi postmetitan “h” anstataŭ ili laŭ la Fundamento, kaj kiam mi parolas kun homoj kiuj preferas uzi h-metodon (ĝenerale ili ne ŝatas iksan metodon, ĉu ne?), tiam mi fojfoje uzas ankaŭ ĝin. Sed mi pensas ke la iksa metodo estas plej utila kaj facillegebla, kaj facilkonvertebla al la ortodoksa skribmaniero per programeto.)
Kiel vi pensas pri tio?
Nu, mi ne ŝatas tiajn skribmanierojn kiuj uzas postmetitan (malofte antaŭmetitan) ^ kaj ~ aŭ apostrofon anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo, ĉar por mi ili estas tre malfacillegeblaj.
Kiel vi pensas pri tio?
………………………………
Kiun skribmanieron vi sxatas?
Kompreneble mi preferas skribi ortodoksan skribmanieron kun supersignoj, sed por tiaj okazoj kiam mi ne eblas uzi la skribmanieron, mi ofte uzas postmetitan ikson anstataux cirkumflekso kaj hoketo.
Jes, mi scias ke oni devas uzi postmetitan “h” anstataux ili laux la Fundamento, kaj kiam mi parolas kun homoj kiuj preferas uzi h-metodon (gxenerale ili ne sxatas iksan metodon, cxu ne?), tiam mi fojfoje uzas ankaux gxin. Sed mi pensas ke la iksa metodo estas plej utila kaj facillegebla, kaj facilkonvertebla al la ortodoksa skribmaniero per programeto.)
Kiel vi pensas pri tio?
Nu, mi ne sxatas la skribmanierojn kiuj uzas postmetitan (malofte antauxmetitan) ^ kaj ~ aux apostrofon anstataux cirkumflekso kaj hoketo, cxar por mi ili estas tre malfacillegeblaj.
Kiel vi pensas pri tio?
………………………………
Kiun skribmanieron vi shatas?
Kompreneble mi preferas skribi ortodoksan skribmanieron kun supersignoj, sed por tiaj okazoj kiam mi ne eblas uzi la skribmanieron, mi ofte uzas postmetitan ikson anstatau cirkumflekso kaj hoketo.
Jes, mi scias ke oni devas uzi postmetitan “h” anstatau ili lau la Fundamento, kaj kiam mi parolas kun homoj kiuj preferas uzi h-metodon (ghenerale ili ne shatas iksan metodon, chu ne?), tiam mi fojfoje uzas ankau ghin. Sed mi pensas ke la iksa metodo estas plej utila kaj facillegebla, kaj facilkonvertebla al la ortodoksa skribmaniero per programeto.)
Kiel vi pensas pri tio?
Nu, mi ne shatas la skribmanierojn kiuj uzas postmetitan (malofte antaumetitan) ^ kaj ~ au apostrofon anstatau cirkumflekso kaj hoketo, char por mi ili estas tre malfacillegeblaj.
Kiel vi pensas pri tio?
………………………………
Kiun skribmanieron vi s^atas?
Kompreneble mi preferas skribi ortodoksan skribmanieron kun supersignoj, sed por tiaj okazoj kiam mi ne eblas uzi la skribmanieron, mi ofte uzas postmetitan ikson anstatau~ cirkumflekso kaj hoketo.
Jes, mi scias ke oni devas uzi postmetitan “h” anstatau~ ili lau~ la Fundamento, kaj kiam mi parolas kun homoj kiuj preferas uzi h-metodon (g^enerale ili ne s^atas iksan metodon, c^u ne?), tiam mi fojfoje uzas ankau~ g^in. Sed mi pensas ke la iksa metodo estas plej utila kaj facillegebla, kaj facilkonvertebla al la ortodoksa skribmaniero per programeto.)
Kiel vi pensas pri tio?
Nu, mi ne s^atas tiajn skribmanierojn kiuj uzas postmetitan (malofte antau~metitan) ^ kaj ~ au~ apostrofon anstatau~ cirkumflekso kaj hoketo, c^ar por mi ili estas tre malfacillegeblaj.
Kiel vi pensas pri tio?
………………………………
Kiun skribmanieron vi s’atas?
Kompreneble mi preferas skribi ortodoksan skribmanieron kun supersignoj, sed por tiaj okazoj kiam mi ne eblas uzi la skribmanieron, mi ofte uzas postmetitan ikson anstatau’ cirkumflekso kaj hoketo.
Jes, mi scias ke oni devas uzi postmetitan “h” anstatau’ ili lau’ la Fundamento, kaj kiam mi parolas kun homoj kiuj preferas uzi h-metodon (g’enerale ili ne s’atas iksan metodon, c’u ne?), tiam mi fojfoje uzas ankau~ g’in. Sed mi pensas ke la iksa metodo estas plej utila kaj facillegebla, kaj facilkonvertebla al la ortodoksa skribmaniero per programeto.)
Kiel vi pensas pri tio?
Nu, mi ne s’atas tiajn skribmanierojn kiuj uzas postmetitan (malofte antau’metitan) ^ kaj ~ au~ apostrofon anstatau’ cirkumflekso kaj hoketo, c’ar por mi ili estas tre malfacillegeblaj.
Kiel vi pensas pri tio?
(Jes, mi scias ke antaŭ ĉio mi devas skribi facilkompreneble kaj ĝuste.)
Junio 29, 2008 je 10:23 ptm |
Kiam neeblas tajpi ĉapelitajn literojn, mi tiam uzas x-metodon. Mi opinias, ke h-metodo kaŭzas problemojn kun Esperantaj vortoj. ekz.: polichundo, ĉashundo, senchava, prononchelpilo, gashejtado, duhoko, disharmonio, misharmonio, mishumora, vangharoj, lernejhejmo, dorshaŭto, tiuhore, instruhelpilo, mishonorigi, gashava, ĉiuhore, instruhoro, kvarchorlogho, spicherbo, kuracherbo, drogherbo, bushaltejo, flughaveno, longhara, ekshibiciulo ktp. Mi scias, ke nia majstro Zam rekomendis h-metodon, sed mi opinias, ke li simple forgesis pri X :-) Mi certas, ke nun li rekomendus x-metodon.
Pri aliaj: ^ aŭ ‘ mi ne havas opinion.
Junio 30, 2008 je 11:30 ptm |
Saluton!
Tekstas en Fundamento “uzi postmetitan “h” anstataŭ ĉapelitajn literojn”, sed tio temas pri surogataj literoj, ne gramatikaj reguloj. Mi rigardas, ke x-metodo kaj similaj ne devias de Fundamento. Prefere uzi h-metodon kaŭzos konfuzojn, jam tiajn ekzemplojn skribis s-ino Esperantino. Aldone, hoketo jam rolis por montri mallongigan signon kaj citan signon.
Ankaŭ, por aŭtomate ŝanĝi la surogatajn literojn en la ortografiajn per komputilo, mi opinias “x” aŭ “^”-metodon rekomendindaj por la surogataj literoj. – Tion konsideras mi tra mia sperto, ke iam mi faris la Macro-n de Microsoft Word. Kaj la surogata “~” tre dolorigis min, kiam mi faris la Macro-n.
Junio 30, 2008 je 11:34 ptm |
Saluton.
Mi estas la membro de la X-partio ekde eklerni Esperanton.
Niaj kamaradoj kreskas kaj multigxas nature.
でもまあ、並べてみると帽子がついてる方が読みやすいですね。ただ、文字化けもするのでねぇ。(エス語に自信ないので日語先行)
Mi komparas ilin, kaj pensas, ke por lego pli bone estas “kun cxapelo” ol aliaj sistemoj. Tamen literoj kun cxapelo estas vidigata erare laux kelkaj komptiloj.
Julio 1, 2008 je 6:21 ptm |
Mmmmm uzanto de ^ estas nur mi? Aŭ malplimulto?
Mi sentas ke oni povas legi facile tiun kiu estas skribita per kun ^.
Aŭ mi estas malnormala….
Julio 1, 2008 je 7:49 ptm |
Dankon pro viaj komentoj.
E, iam mi legis vian profilon en DV, tiam mi ridis pro via deklaro. :-)
H. C., mi pensas ke ankaŭ “u” skribita en h-metodo sed sen “h” ankaŭ ne povas ŝanĝi aŭtomate.
Blanka Meduzo, jes, ankaŭ en DV kelakj homoj ne povas legi ilin. Tial mi kutime uzas iksan metodon en DV. (Hm… Ne, verdire mi ankoraŭ ne alkutimiĝis al skribi per ortodoksa.).
Bezonata, hehe… Sed tio ne gravas. Mi malofte (hehe) legis tekstojn skribitajn en ^ metodo. Eble pro tio mi ne facile povas legi ilin. :-)
Julio 1, 2008 je 9:54 ptm |
Ree:
Ho jes! Tekstas ial “ŭ => u” en Fundamento. h-metodo estas ja stranga.
Feliĉe h-metodo-uzantoj estas malmultaj en Interreto, kiom mi konas.
Sed x/^-metodo-uzantoj nepre aldonas ĉiujn “x” aŭ “^” al ankaŭ “u”, danke mi trankviliĝas.
Julio 3, 2008 je 12:48 atm |
saluton, cxiuj,
al mi placxas iksa metodo.
en la reto mi alian metodon ne uzas .
gxis!
Julio 3, 2008 je 1:19 ptm |
Ho, mi nun rimarkis ke ankaŭ vi estas japano, H. C. Shinopy. (Mi nun trovis vian nomon en la blogo de esperakira. :-)
Julio 3, 2008 je 1:35 ptm |
Dankon pro via komento, Tosibei.
Iam mi pensis ke Esperanto povus uzi anglan skribmanieron. Ekzemple: Uzu “ch” anstataŭ “ĉ”, uzu “j” anstataŭ “ĝ” kaj “ĵ” (hehe, ĉar mi ne povas distingi diferencon inter la sonoj.), uzu “y” anstataŭ “j”, uzu “kh” anstataŭ “ĥ”, uzu “sh” anstataŭ “ŝ”, kaj uzu “w” anstataŭ “ŭ”. :-P
Julio 4, 2008 je 5:18 atm |
Ho, Bonulo! Ĉu vi vere pensis tiel?
:-)
Julio 4, 2008 je 7:15 atm |
Ne koleru, panjo!!
Julio 4, 2008 je 5:41 ptm |
Hehe :-)