Hodiaŭ frumatene je la kvara kaj duono, mi havis esperantan lecionon por komencantoj en Dua Vivo. Ĉi-foje ni prezentis pri si mem per ki-vortoj. Ekzemple: Kiu mi estas? Mi estas Bonulo. Kie mi loĝas? Mi loĝas en la urbo kies nomo estas Tokio kiu estas ĉefurbo de Japanujo… Hmm… Bedaŭrinde mi ne bone povis prezenti min. Mi devas paroli voĉe kiel eble plej ofte.
Ĉe la fino de la leciono instruistino T diris al ni ke bedaŭrinde ŝi ne povos veni la venontan lecionon. Kaj ŝi petis R (hispano, li lerte parolas en Esperanto.) ke li gvidu nin anstataŭ ŝi, kaj ŝi demandis al ni ĉu vi konsentas? Mi pensis ke tio estas bona ideo. Do, mi respondis ke jes, mi konsentis.