Hodiaŭ mi vekiĝis je la kvara, kaj ensalutis en Duan Vivon, kaj teleportiĝis al Esperanto-lando por partopreni lecionon por komencantoj… Sed bedaŭrinde ĝi ne okazis. Ĉiuj kursanoj de la kurso por komencantoj ne sciis kial la leciono ne okazas. Sed unu el ili diris al ni ke la leciono okazos je la kvina (la dek-tria DV-tempo), tial mi atendis instruistinon T ĝis la kvina, sed ŝi ne venis…
Do, mi reenlitiĝis je la kvina kaj kvarono.
Ĉu la leciono vere ne okazis? Poste mi demandis pri tio al aliaj kursanoj, kaj demandis al instruistino T kio okazis al vi per retmesaĝo. Hmm… mi esperas ke ŝi bone fartas kaj io malbona ne okazis al ŝi.
…
Ĉi-vespere mi ricevis jenan mesaĝon de edukado.net.
Ho, kiom mi koleras ĉi-matene kontraŭ Triksi! Kiam mi demandis al ŝi, kia estis la hieraŭa leciono, ŝi diris al mi, ke ŝi nur okazos ĉi-vespere! Kio? mi diris, hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne merkredo! Ĉu vi povas imagi, ke la junulino tute eraris pri la tago? Ŝi opiniis sin marde!!! Do, en ŝia nomo, mi pardonpetas pro la ĝeno kaŭzita - ĉefe al niaj japanaj amikoj, kiuj ellitiĝis fruege por partopreni la lecionon.Venontan merkredon mi atentigos ŝin sufiĉe frue!
Bone. Mi ĝojas ke ŝi bone fartas. :-)