Ĉu vi jam aŭdis la plej novan elsendon de “Parolu, Mondo!”?
Ĉi-foje ĝi temas pri virtuala mondo “Dua Vivo (angle: Second Life)”. Mia franca amiko sendis la raporton kaj la parolistino Mirna laŭtlegas ĝin en la elsendo.
Kaj hieraŭ mi ricevis jenan mesaĝon de parolistino de ŝi.
Kara, diru al mi: ĉu vi konas muzikiston en Japanujo, kiu kantas en Esperanto? Mi serĉas pri tio… en mia lando oni festas ĉi-jare la 100-jariĝon de la alveno de la unuaj rifuĝintoj el Japanujo… ili multege kontribuis por pliriĉigi nian kulturon. Mi faros omaĝon al tio en “Parolu, mondo!” kaj tiam estus tre plezure montri Esperantan muzikon kantata de niponano!
Ĉu vi konas japanan muzikiston kiu kantas esperante?
Junio 18, 2008 je 4:33 ptm
Ne, mi ne konas.