Venontan dimanĉon, la dek kvinan de Junio, je la kvara (sabaton, la dek kvaran de Junio, je la dek naŭa GMT, je la dudek unua CET), konversacia kunveno por komencantoj okazos en Dua Vivo.
La gvidanto estas Emilio Cid. Li diris ke la nivelo dependos de la plej mallerta partoprenanto. Se ĉiuj kapablos paroli bone, ni plialtigos la nivelon.
Junio 16, 2008 je 1:55 atm |
Ĉu vi partoprenis?
Junio 16, 2008 je 11:24 atm |
Jes, mi kaj U partoprenis en la kunveno. Bedaŭrinde kelkaj el partoprenantoj ne povis paroli voĉe, ĉar ili havis problemon de mikrofono (kiel kutime), tamen dank’ al gvido de Emilio kaj Rafaelo ni ĝuis babili voĉe.
Junio 17, 2008 je 7:02 atm |
Vi havis belan voĉon Bonulo ;-)
Kaj mi bone komprenis kaj vin kaj vian kunloĝantinon.
Vi du estas diligentaj en via lingvostudo!
Junio 17, 2008 je 9:13 atm |
Dankon, Bergino.
Mi ĝojas ke mia Esperanto estas komprenebla. Sed kial do mia Esperanto estas foje nekomprenebla por mi? Ho, kaj mi ne sciis ke mi havas belan voĉon. Finfine mi komprenas kial virinoj ofte alparolas al mi. ;-)