Leciono por komencantoj N-ro 24

Hodiaŭ matene mi vekiĝis je la kvara kaj triono. Ellitiĝinte, unue mi iris al mia lavejo por lavi mian vizaĝon. Lavinte mian vizaĝon, mi iris al mia kuirejo por prepari kafon. Dormante, mi preparis kafon, kaj preparinte kafon, mi ensalutis en Duan Vivon por partopreni en esperanta leciono n-ro dudek kvar por komencantoj. Dormante, kaj trinkante kafon, mi salutis al instruistino kaj samkursanoj. Salutinte al ĉiuj, mi sidiĝis sur kuseno kaj ekatendis la komencon de la leciono… Jes, dormante, mi atendis la komencon de la leciono… zzz…

Ho, mi forgesis skribi pri kio ni lernis.
Ĉi-foje ni lernis pri la participoj kun e-finaĵo.

Leave a Reply