Kiel uzi teleportilon al aliaj E-ejoj

By Bonulo

Temas pri Verda Babilejo en Dua Vivo.

Mi metis teleportilojn al aliaj esperantejoj (Esperanto-lando, Esperanto-arbareto, La Muse Dancejo kaj Kunvenejo Bjalistoka) en centro de Verda Babilejo kaj sur muro de mia loĝejo kiu situas en sudorienta angulo. Mi pensas ke ĝi estas tre utila, kaj mi klarigos kiel uzi ĝin.

01 Klaku rondeton kiu estas apud la landonomo al kiu vi volas iri.
02 Do, via mapo aŭtomate malfermos kaj montros al vi la landon.
03 Klaku “Teleport”. Post kelkaj sekundoj vi estas en la lando. :-)

Leave a Reply