Hejmtasko N-ro 22

Instruistino T indikis korektindaĵojn jene: vidu ruĝajn kaj mi montros ŝiajn diraĵojn kursive.
(La okan de Junio 2008)
 
 
Laŭ la ekzemplo pri “Se mi loĝus sola” (vidu la du lastajn paĝojn de la supra pdf-dosiero), skribu 10 frazojn kun “us”-finaĵoj klarigantajn kial vi ne ŝatus loĝi sola.

Ekzemple: Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar mi timas musojn.

1. Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar mi ne ŝatas kuiri ĉiutage.
2. Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar mi ne povus vekiĝi sola.

Hmm… Mi pensas ke en ĉi tiuj okazoj oni devas uzi “sole (Mi ne ŝatus loĝi solE, ĉar mi ne povas vekiĝi solE.)”, sed laŭ mia vortaro diris al mi ke la uzoj estas ĝustaj… Ĉu mi eraris?
Ne, sola estas la bona formo, ĉar la vorto rilatas al vi kaj ne al la verbo “loĝi sole” signifus “fari nenion alian ol loĝi”, aŭ ion similan

3. Mi ne ŝatus loĝi sola, sed mi ne certas pri tio, ĉar mi neniam loĝis sola, tial mi ne povas imagi pri tio.
4. Mi ne ŝatus loĝi sola en vintro, ĉar mi ne ŝatas dormi sur malvarma lito. Sed mi ŝatus dormi sola en somero, ĉar tiam mi povus dormi pli komforte ol nun.

5. Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar mi timas la monsteron kiu vivus sub mia lito aŭ malantaŭ la pordo fermita aŭ aliaj mallumaj lokoj.
Aŭ “timas la monstron, kiu vivas” aŭ “timus … vivus”

6. Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar tiam mi farus nenion kion mi devas fari. Ekzemple: Ordigi aŭ purigi mian ĉambron aŭ lavi miajn vestaĵojn, ktp.
devus estus pli bone

7. Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar mi ne ŝatas reveni al malluma domo post la laboro.
8. Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar mi estas babilema kaj mi ne volas monologi kiel strangulo.

9. Mi ne ŝatus loĝi sola, sed mi ankaŭ pensas ke mi ŝatus loĝi sola, ĉar ne ĉiam mi ŝatas loĝi sola kaj ne ĉiam mi ŝatus kune loĝi kun aliaj loĝantoj.
uzu prefere ĉie “ŝatus”

10. Mi ne ŝatus loĝi sola, ĉar mi estas sana homo, kaj ĝenerale homoj estas bestoj kiuj vivas arope.

Leave a Reply