Leciono por komencantoj N-ro 22

By Bonulo

Ankaŭ hodiaŭ mi devis vekiĝi tre frue ol kutime, ĉar mi havis esperantan lecionon por komencantoj en Dua Vivo je la kvara kaj duono… zzz… Ho ve… Kial do ĉiuj tiaj interesaj (esperantaj) okazaĵoj ĉiam okazas en maloportuna tempo por mi? Ĉar preskaŭ ĉiuj esperantaj DVanoj estas eŭropanoj. Do ĉiuj okazaĵoj okazas sur baze de eŭropa tempo.

Nu, ĉi-foje ni lernis pri la kondiciono per du lerniloj. Unu el ili estas “La plej granda poŝtorabo aliaspekte” de Katalin Kováts kaj la alia estas “Se mi loĝus sola…” Danuta Kowalska. (Mi dankas al vi ĉiuj esperantaj spertuloj.) Oni povas trovi la lernilojn en edukado.net.

Leave a Reply