Bedaŭrinde hieraŭ frumatene leciono de E-kurso por komencantoj en Dua Vivo ne okazis. Ĉar (ho ve!) komputilo de la instruistino paneis dum flumotondro kiu okazis antaŭ unu semajno en Francujo.
Mi tute ne scias ĉu ŝia komputilo estas riparebla aŭ ne, kaj kiam do rekomenciĝos la leciono. Mi volas demandi pri tio kaj diri al ŝi ke mi bedaŭras, sed ŝi nun ne povas ricevi mian retmesaĝon, ĉu ne? Hmm… ? Do, kiel ŝi metis en la klasĉambro la informon por sciigi nin ke la leciono ne okazos?
Majo 24, 2008 je 8:21 ptm
Ankau mia komputilo foje suferis de la elemento. En etenditan inter du tegmentoj LAN-kablon tondris fulmo, kaj tio rompis mian patrinoplaton. La garantio ankorau estis valida, kaj do la vendistoj shanghis tiun per la nova.
Fakte estas achega afero.
Majo 27, 2008 je 12:48 ptm
Feliĉe mi neniam havis tian aĉegan aferon. Hieraŭ vespere en mia regiono fulmotondro okazis, tial mi devis malkonekti mian komputilon kaj aliajn aparatojn.