Hieraŭ vespere mi vizitis Esperanto-landon en Dua Vivo, tiam mia pola amikino M estis tie kun nekonatino C. Laŭ M C estas italino kaj ŝi interesiĝas pri Esperanto, do M estis klarigonta pri E-kurso en Dua Vivo.
Bonege! Mi sinprezentis min al C, kaj ankaŭ mi kune kun M provis klarigi pri la kurso al C. Sed bedaŭrinde kiam C demandis al ni pri iu afero tiam ni ne povis kompreni ŝin… Hmm… Ho, feliĉe tiam polo V kaj franco S venis ĉe ni. Mi diris al ili ke C estas italino kaj ŝi ne povas paroli esperante, kaj mi demandis al ili ĉu vi povas paroli en iuj lingvoj kiujn C povas kompreni.
Hmm… ni ĉiuj povas paroli en la lingvo kiun C povas kompreni, tamen bedaŭrinde ni ne bone povas paroli en la lingvo (Ŝajnas al mi ke M kaj V povas paroli en la lingvo pli bone ol mi aŭ S.)…
Eble vi legantoj demandos al mi kiu lingvo ĝi estas.
Ĝi estas vera internacia lingvo. Jes, la angla lingvo ĝi estas. :-)
Sed mi timis ke se C ĉeestus la venontan lecionon, ŝi tute ne komprenus ĝin. Ĉar ŝi estas vera komencantino. Mi penssas ke ŝi unue devus vizitu lernu.net, kaj lerni bazan. Hmm… mi pensas ke ni devus havi novan E-kurson por veraj komencantoj en Dua Vivo.