Rizo kun pomo kaj UK en Bjalistoko

Hodiaŭ mi babilis kun mia pola amiko V en Dua Vivo.

Tiam ĉe mi estis la dek-kvina, sed ĉe li estis la oka matene. Li diris al mi ke li ĵus vekiĝis. Mi demandis al li ke kion vi matenmanĝos. Li respondis ke li kutime manĝas panon kun fromaĝo, kaj demandis al mi kion vi kutime matenmanĝas. Mi respondis ke mi kutime manĝas rostitan panon kun butero, kaj mi trinkas kafon kun sukero, sed mi malofte manĝas rizkaĉon.

V: Ho, mi amegas rizon.
B: Ĉu vere? Ĉu ankaŭ poloj ofte manĝas rizon? Kiel vi manĝas rizon?
V: Mi manĝas rizon kun pomoj.
B: Kun pomoj?
V: Jes.
B: Kun terpomoj, ĉu ne?
V: Ne, kun pomoj.
B: Hmm… Ĉu ĝi estas ruĝa kaj dolĉa frukto? Eh… Oni diras ĝin angle “apple”?
V: Jes, apple.
B: Hmm… Ĉu la stranga rizaĵo estas bongusta?
V: Jes, jen la recepto: Bolkuiru rizon en akvo kun lakto, poste raspu pomon kaj miksu gxin kaj cinamon kaj sukeron kun rizo. Kaj poste baku ĝin kun pomo per bakforno.

B: Hmm… Mi neniam manĝis rizon tiel.
V: Bone, Bonulo, kiam vi estos en Pollando mi kuiros gxin por vi!!
B: Dankon! Ho jes, mi volas partopreni en UK kiu okazos en Bjalistoko.
V: Bone, tiam ni renkontos.

Sed li diris al mi ke li antaŭvidas problemojn kun loĝlokoj. Laŭ li la urbo Bjalistoko estas tre malgranda urbo kaj li timas ĉu la urbo havas sufiĉe da loĝlokoj por ties kongresanoj… Mi rememoris ke iam ankaŭ mia pola amikino M diris al mi tiel.

Ĉu ni ĉiuj kongresanoj bezonos dormsakon?

9 Respondoj to “Rizo kun pomo kaj UK en Bjalistoko”

  1. Blanka Meduzo Says:

    > mi volas partopreni en UK kiu okazos en Bjalistoko
    Vere? Ho… En dua vivo?

    Nu, mi ne sxatas lakto-kuirajxon. Versxajne mi ne povos mangxi rizon kuirita per lakto. Sed mia patro fojfoje mangxis “MISO-ShiRU” supon enversxante lakton, por molesti min.
    Cxu vi povas mangxi tian supon ? aux lakto-rizon (Gyuu Nyuu Gohan) ? Mi absolute ne !

  2. Bonulo Says:

    Ne, en reala vivo.

    Jes, mi jam manĝis tian supon. Ĉu la naskiĝloko de via patro estas Hokkaido? Mi iam aŭdis ke hokkaidanoj ŝatas manĝi sojpastan supon kun lakto… Ah! En Hokkaido troviĝas nudelon kun tia supo, ĉu ne?

  3. inga johanson Says:

    ĉu interesas al vi, kion mi manĝas matene?
    Acidan lakton(joghurton) kun la japana nomo “onaka”
    Onaka verda, ĉar oni aldonis verdan teon.
    En ĝi mi metas bananpecojn, sekigitajn fruktojn, rizon kaj sekalojn. Kaj mi bonfartas la tutan tagon.
    La rizeroj estas pufigitaj,rostitaj,krevitaj kiel krevmaizo.

  4. Bonulo Says:

    Onaka?
    Ĉu vi scias kion signifas la japana vorto “onaka”?

    “Onaka” signifas ventron kaj precipe ĝi celas stomakon kaj intestojn. Mi ne konas la lakton, tamen ŝajnas al mi ke ĝi tenas vian stomakon kaj viajn intestojn bonaj. Ah, la rizeroj kiujn vi manĝis estas unu el cerealaĵoj, ĉu ne?

    Ankaŭ ĉi-matene mi manĝis rostitan panon kun butero. :-)

  5. inga johanson Says:

    mi konas du o-vortojn japanajn, “origamo” kaj “onaka”
    la laktokompanio elektis la nomon “onaka” ĉar ili ankaŭ konis la vorton.
    En la onaka-lakto mi ankaŭ metas zingribron, migdalojn kaj juglandojn

  6. Bonulo Says:

    Kio estas zingribro, inga?
    Mi ne povis trovi la vorton en mia vortaro…
    Ankaŭ ĝi estas unu speco el nuksoj?

  7. inga johanson Says:

    Pardonu, unu “r” tro multe - zingibro devas esti

    http://www.panimages.org/GImages.jsp?word=zingibro&lang=1828&stamp=1211634311850

    kaj origamio - mankas la “i” esperante

  8. inga johanson Says:

    ショウガ

  9. Bonulo Says:

    Dankon, inga, mi nun komprenas.
    Ho, la retvortaro kiun vi uzas estas tre utila, ĉu ne?

Leave a Reply