Hieraŭ frumatene mi havis esperantan lecionon por komencantoj en Dua Vivo.
Ĉi-foje ni kursanoj lernis kaj relernis pri U-finaĵon per rolludo. Unue instruistino T decidis kaj donis al ni kursanoj rolojn. Ekzemple, ŝi donis al mi rolon “estro”, kaj al alia kursano B ŝi donis rolon “ĉefo”, kaj same tiel ŝi donis ankaŭ al aliaj kursanoj rolojn “dungito” aŭ “raportisto”.
Mi ordonis al kursano B: B, diru al C ke li stariĝu.
B diris al kursano C: C, bonvolu stariĝi.
C stariĝis kaj diris ke mi stariĝis.
Fine raportisto D raportis: Bonulo diris al B, ke li diru al C, ke li stariĝu.
C stariĝis kaj diris, ke li stariĝis.