Hieraŭ vespere mi havis babilkunsidon de E-rondo al kiu mi apartenas. Antaŭ hieraŭ mi ne sciis ĉu mi povos ĉeesti ĝin, sed hieraŭ mi laboris kiel eble plej rapide, kaj mi sukcesis fini ĝin je la sesa kaj duono.
Ĉi-foje ni ĉefe babilis pri sano. La rondestro demandis al ni kiel vi tenas vian sanon? Mi respondis ke mi nenion specialan faras por teni mian sanon. Sed mi estas sufiĉe sana.
Hmm… mi povis kompreni preskaŭ ĉiujn diraĵojn, sed mi ankoraŭ ne povis paroli bone, flue, multe. Ĉiu nokte, antaŭ endormiĝo mi ekzerciĝas paroli esperante kun mia kunloĝantino U, sed mi pensas ke al mi ankoraŭ mankas ekzerciĝo paroli esperante.