Hejmtasko N-ro 20

Kutime en vendredo aŭ en sabato ni kursanoj ricevas hejmtaskon de E-kurso por komencantoj en Dua Vivo, sed ĉi-foje ni nenion ricevis de nia instruistino T. Ĉu ŝi pensas ke ĉiuj ni kursanoj bone komprenas pri la artikolo “la”? Do, ĉi-foje ni ne bezonas fari la hejmtaskon? Hehehehe, ne, finfine ĉi-matene mi ricevis ĝin.

Jen miaj sovloj. (La dek-kvaran de Majo 2008)

Instruistino T diris al mi ke mi sendis bonegan taskon. Gratulojn! Kaj ŝi diris al mi jene,
En la 10-a frazo mi skribis “la reĝino de la Unuiĝinta Reĝlando” (la nuna, unika), sed ankaŭ “regxino” eblas, t.e. ŝi estas unu el la reĝinoj de UR.
(La dek-kvinan de Majo 2008)

Decidu, ĉu oni metu la artikolon “la” aŭ ne:

1. Ĉu vi legis … multajn esperantajn librojn?
2. Mi ne povis dormi, ĉar … mia edzo ronkis dum LA tuta nokto.
3. Por LA infanoj, li metis … tri ruĝajn pomojn sur LA tablon de LA kuirejo.
4. Hirohito estis LA 124-a imperiestro de … Japanujo.
5. Ĉu vi konas LA signifon de … ĉiuj esperantaj afiksoj?
6. … kiajn belajn florojn vi metis en LA vazon!
7. … Kapitano, diru al ni, ĉu LA ŝipo dronos!
8. … hundoj kaj … katoj ofte ne ŝatas unuj LA aliajn.
9. LA hundo de … mia najbaro estas bojema.
10. Elizabeto LA 2-a estas … reĝino de LA Unuiĝinta Reĝlando.

Leave a Reply