Ĉu mantino povas antaŭscii estontaĵon?

Jen mia raportaĵo por frazfarado-kurso de mia Esperanto-rondo.
(La dek-kvinan de Majo 08)
 
 
Ĉu mantino havas kapablon antaŭscii estontaĵon?

Laŭ malnova onidiro mantino povas antaŭscii kiom da kvanto de neĝo kiu falos en venonta vintro. En aŭtuno mantino demetas sian ovujon sur folio aŭ sur branĉo de vegetalo, tiam mantino demetas sian ovujon sur la loko kie ne kovriĝos per neĝo en venonta vintro, sed nesur tro alta loko. Tio estas ke se mantino dematus sian ovujon sur tro malalta loko, ĝi mortus pro neĝo, aŭ se ĝi estus sur tro alta loko, birdoj facile trovus kaj manĝus ĝin.

Kiel mantino antaŭscias estontaĵon? Ĉu ĝi vere havas la kapablon antaŭscii estontaĵon? (Ilia nomo “manto” devenas de la greka vorto “mantis” kiu signifas antaŭdiriston.)

Ankoraŭ neniu solvis la enigmon, sed Joŝio Sakai kiu loĝas en la urbo Nagaoka pruvis ke la onidiro estas vera. Kaj li kolektas datumon de la altecoj de la ovujoj kaj per la datumo li antaŭsupozas kiom da kvanto de neĝo kiu falos en venonta vintro. Liaj antaŭsupozoj bone trafas.

Sed kontraŭopinioj ekzistas. Laŭ la opinio fakte ovujo de manto havas rezistecon kontraŭ neĝo, kaj la alteco de la ovujo ne rilatas kun la kvanto de neĝo.

Leave a Reply