Aŭdu mian plendeton

Estas la dek-oka kaj dek kvin…

Sed ve, mi ankoraŭ ne povas reiri hejmen. Jes, hieraŭ mi jam skribis ke lastatempe mi estas tre okupita, do hieraŭ vespere mi devis labori ĝis la dudek-dua. Jes, mi estas tre laca, kaj pro tio mi ne povis vekiĝi je la kvina por ĉeesti lecionon por progresantoj en Dua Vivo, kaj eble mi ne povos fini hejmtaskon por la frazfaraso-kurso, kaj ho ve, eble mi ne povos ĉeesti morgaŭan babilkunsidon de E-rondo al kiu mi apartenas, kaj antaŭ ĉio mi nun estas tre malsata!!

2 Respondoj to “Aŭdu mian plendeton”

  1. E-ino Says:

    Kompatinda Bonulo. :-(

  2. Bonulo Says:

    Hehe, jes, mi estas kompatinda knabo. :-)

Leave a Reply