Ĉu vere?

Mi devas skribi ion pri iu onidiro pri kokono de manto kaj neĝkvanto por frazfarado-kurso de nia E-rondo ĝis la dek kvina de Majo, sed mi ankoraŭ ne komencis la taskon, kaj bedaŭrinde mi ne havas bonan ideon pri la tasko. Laŭ la onidiro mantoj povas antaŭspozi ĝustan neĝkvanton kiu falos en la venonta vintro, sed…

Antaŭ tio mi devas fini mian pligravan taskon en mia oficejo. Ho ve, hodiaŭ mi estas tre okupita, kaj mi ne scias kiam mi povos fini ĝin. Ankoraŭ estas la tagmezo lunde, sed mi jam sufiĉe laca.

2 Respondoj to “Ĉu vere?”

  1. Stela Says:

    O, kompatinda Bonulo!
    Mi sercxis pri mantoj kaj mi ne povis trovi Esperantan informon. Tamen angla Wikipedio montris deveno de la nomo Manto.
    Laux tiu informo, mi kredas ke tio estas nur onidiro.
    Jen estas eltirita parto de la informo;
    they are in fact named for the typical “prayer-like” stance. The word mantis derives from the Greek word mantis for prophet or fortune teller.
    Vi povas legi tutan en
    http://en.wikipedia.org/wiki/Mantodea
    Bonsxancon!!!

  2. Bonulo Says:

    Dankon, Stela!

    Nu, mi ofte nomiĝas “kompatinda Bonulo”. Ekzemple, kiam mi devas vekiĝi je la kvara por ĉeesti E-lecionon en Dua Vivo, tiam miaj samkursanoj kaj instruistino diras “kompatinda Bonulo!”, kaj iam mi konfesis al mia amikino ke mi havas gravajn problemojn je prononcoj, F, V, L, R, Ĝ, kaj Ĵ. Kaj mi ne bone povas prononci senvokalajn sonojn, kaj duoblajn konsonantojn, kaj mi ne bone povas auxdi ilin… Ŝi diris al mi “kompatinda Bonulo!”. :-)

Leave a Reply