Antaŭ kelkaj tagoj mi aliĝis al japana retservejo (interkona retejo? Mi ne certas kiel oni diras ĝin esperante.) kies nomo estas “mixi (pr: miksi)” por aliĝi al esperantaj grupoj kiuj estas en mixi. Jes, tre multaj esperantistoj ekzistas ankaŭ tie.
Bedaŭrinde mixi havas nur japanlingvan version. Tial kelkaj fremdlandanoj ekzistas, tamen preskaŭ ĉiuj membroj estas japanoj. Sed, jes, kompreneble mi ne krokodilas tie. :-)