Dek demandoj al esperantistoj

Mi faris dek demandojn al esperantistoj kaj mi mem respondis jene.
Provu! :-)

01) Ĉu vi havas esperantan nomon?
Jes, mi havas esperantan nomon kiu estas “Bonulo”. Ĉar mia reala nomo signifas bonan ulon.

02) Kiam vi esperantiĝis?
Mi eklernis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ kvin jaroj, sed mi eksciis Esperanton antaŭ ĉirkaŭ tridek jaroj.

Tiam mi legis la sciencfikcian romanon de Harry Harrison. Mi forgesis la titolon de la libro, sed ĝi estas unu el la serio de “Rustimuna Stalrato”. En la romano la ĉefrolulo, Jim diGriz kaj liaj kolegoj vizitis la estontecon de la tero. La estontuloj alparolas al Jim per diversaj lingvoj, sed Jim tute ne komprenas ilin. Finfine, unu el estontuloj diris al sia ĉefulo esperante: “Ili ne komprenas konantajn lingvojn.”. Feliĉe ankaŭ Jim povis paroli esperante.

Do, mi interesiĝis pri la lingvo, kaj aĉetis lernolibron kies titolo estas “Esperanto en Kvar Semajnoj” por lerni ĝin. Sed, bedaŭrinde tiam mi ne povis daŭrigi la lernadon.

03) Kiel vi lernas Esperanton?
Unue mi eklernis Esperanton per la lernolibro “Esperanto en Kvar Semajnoj”, sed lastatempe mi lernas ĝin ĉefe en interreto. De la lasta oktobro mi partoprenas en du Esperanto-kursoj en Dua Vivo. Unu el ili estas kurso por progresantoj (ties instruistino estas Anna Löwenstein). Kaj la alia estas kurso por komencantoj (ties instruistino estas Beatrice Allée kiu estas instruistino de edukado.net, kaj unu el la aŭtoroj de “Poŝamiko”.).

04) Ĉu vi havas la vortaron “Plena Ilustrita Vortaro”? Kaj kiujn vortarojn vi uzas?
Ne, mi ne havas PIV-on. Sed mi volas aĉeti ĝin. Mi uzas “Esperanto-Japana Vortaro” de JEI, kaj “Vortaro de Esperanto” de Daigakuŝorin. Kaj mi ofte uzas jenajn retvortarojn.

Ligiloj al retvortaroj

05) Ĉu vi povas bone respondi al neaj demandoj?
Ne, mi ankoraŭ ne povas bone respondi al neaj demandoj. Do, mi ĉiam devas respondi per tuta frazo. Ho ve, kial do eŭropanoj uzas tute malan respondo-manieron al neaj demandoj?

Pri japana respondo-maniero
Liberigu min!

06) Ĉu vi povas bone uzi la artikolon “la”?
Ne. Kial Zamenhof decidis uzi la artikolon “la” en Esperanto? :-P

Leciono por komencantoj N-ro 20

07) Ĉu vi povas distingi diferencon inter “L” kaj “R”?
Ne. Mi ne povas prononci la sonojn “L” kaj “R” (kaj bedaŭrinde aliajn sonojn kiuj ne ekzistas en la japana lingvo), kaj ne povas distingi la diferencon inter ili. Kial Zamenhof decidis uzi la sonojn (precipe “R”) en Esperanto? :-P

08) Ĉu vi partoprenis en la universala kongreso en Jokohamo?
Ne. Mi tute ne komprenas kial do mi ne partoprenis en la kongreso. Fakte mi ne havis sufiĉan libertempon por partopreni en la kongreso, sed mia loĝloko estas tre proksima al Jokohamo!!

09) Ĉu lerni Esperanton estas facila por vi?
Jes, por mi lerni Esperanton estas pli facila ol lerni la anglan. Sed por mi la japana lingvo estas multoble facila ol Esperanto. :-P

10) Ĉu vi havas esperantan blogon?

15 Respondoj to “Dek demandoj al esperantistoj”

  1. inga johanson Says:

    1. Tute hazarde mi havas esperantan nomon-Inga. Sed ĝi estas hereda nomo de praavino.
    2.Post 1969
    3.i.a. de vespera kurso en ABF(laborista eduk-asocio) kaj
    fama Friis-kurso en Danlando.
    Mi korespondis multe kaj 1985 verkis libreton pri Kor(r)espondado.
    Nun interrete mi ludas skrablon kaj aŭskultas pod-radion.
    4)Mi havas bluan PIV, mian trezoron kaj kolektas aliajn vortarojn.
    9)Por mi esperanto pli facilas ol la franca lingvo, kiun mi fuŝis pro esperanto.
    10) Ne

  2. Bill Chapman Says:

    Saluton! Ĵus mi revenis de tre sukcesa Brita Esperanto-Kongreso. Pluraj homoj tie haves Esperanto-nomojn, sed aliaj ne. Do. Paul estas Paŭlo, Helen estis Heleno, Peeter el Estonio estas Petro, sed plutraj homoj gardas la original nomon. Ĝenerale sed ne ĉiam alilandaj homoj kun malfacile prononceblaj nomoj esperantigas sian nomojn. Bondezirojn!

  3. Blanka Meduzo Says:

    Ankaux mi provis gxin.
    Cxu tiujn demandojn vi elpensis ?

  4. Bonulo Says:

    Saluton al ĉiuj! Dankon pro viaj komentoj.

    Al Blanka Meduzo. Jes, mi elpensis ilin. Ĉu vi provis? Bone, poste mi legos vian blogon, dankon. Verdire mi elpensis ilin por japanaj esperantistoj kiuj estas en japana interkona retejo “mixi”. (Precipe, demandoj 05, 06 kaj 07) hehe, sed neniu respondis. :-)

  5. inga johanson Says:

    pri la demando 7:
    japana amikino foje diris al mi:
    “Mi povas distingi R kaj L tiel-
    R estas RONDA
    L estas LONGA kaj samtempe skribu rondan R kaj longan L

  6. Bonulo Says:

    Dankon, inga.

    Hmm… Ĉu esperanta “R” sonas ronde? Mi pensas ke ĝi sonas treme. Ve, bedaŭrinde mi ne povas tremigi mian langopinton. Iam mi legis jenan rekomendon por prononci esperantan sonon “R”: Diru japane “tororo-kombu (japana marherbo. Hmm… ĉu vera prononco estas “torrokomb”?)”. Mi povas bone prononci “tororo-kombu”, sed mi ankoraŭ ne povas prononci esperantan treman “R (rrr)”.

  7. inga johanson Says:

    Jes, en iu loka parto en Svedio (Gamleby, Västervik) sudoriente la “r”- sono estas ronda.
    provu diri la “w” en angla “well” kaj jen la ronda “r”.
    Ne estas facile sed eblas. Kun ronda buŝo.

  8. Bonulo Says:

    w, w… wro… w… wro?
    Ĉu mi bone prononcis? (Dankon, inga. :-)

  9. Becxjo Says:

    Jen miaj respondoj al viaj demandoj:
    01) Mi uzas karesan formon de mia nomo behrouz kiu estas becxjo.
    02) En la 90-aj jaroj en Irano.
    03) Mi partoprenis kursojn en nia universitato en Irano. Kiam mi venis ekster mia naskigxlando mi daurigis uzi la lingvon, skribi kaj legi kaj plibonigi mian scipovon.
    04) Jes mi havas ambau PIV kaj NPIV. Miaopinie cxiu serioza esperantisto devas havi almenau unu el ilin.
    05) Mi pensas ke jes! Tamen mi ne estas certa.
    06) Ne en mia denaska lingvo, la persa, ni ne havas artikolojn similajn al “la” kaj mi ne bone regas uzon de la artikolo.
    07) Jes felicxe tiuj du konsonantoj estas bone distingeblaj en mia denaska lingvo. Pri “r” mi ecx povas facile prononci gxin tiel kiel francoj prononcas gxin.
    08) Bedaurinde ne! Al mi mankis mono kaj tiutempe mi estis meze de translokigxo al Kanado.
    09) Pli facila ol lerni la anglan kaj la francan (tiujn lingvojn ambau mi iomete lernis sed neniam povas suficxe bone regi).
    10) Jes mi havas esperantan blogon.

  10. Ĵeo Says:

    1. Ĵeo estas mia E-nomo
    2. De septembre 2007
    3. Per lernu! kaj diversaj libroj kaj kanzonoj….
    4. Jes, mi havas PIV-on 2005. Vere, tre bona ilo….
    5. Jes… mi dubas!
    6. Mi ne komprenas: la uzado de “la” estas simpla por mi.
    7. Jes. L ne estas R kiu rulas, ruladas….
    8. Ne, mi ne partoprenis.
    9. Jes, Eo estas facila, agrabla, utila, necesa…
    10. Mia E-blogo estas : http://cxitie.blogspot.com
    Dank’al Eo, mi malkovris novajn horizontojn.

  11. Bonulo Says:

    Dankon pro viaj respondoj, Becxjo. Mi fojfoje legas vian blogon. :-)
    Mi tute ne scias pri via denaska lingvo, tamen mi interesiĝis ke ankaŭ por ilanano lerni Esperanton estas pli facila ol lerni la anglan aŭ la francan.

  12. Bonulo Says:

    Saluton, Ĵeo. Kiel vi fartas?
    Ho, kvankam vi eklernis Esperanton antaŭ kelkaj monatoj, tamen vi jam bone parolas esperante. (Eble via Esperanto estas pli flue ol mia.) Nu, mi rimarkis ke por francoj prononci sonon “H” kiu situas en la komenco de la vorto estas malfacila. Ekzemple, mia franca amiko prononcas la vorton “hundo” kiel “undo”. Pro tio ke en la franca lingvo oni ne prononcas la sonon “H”, ĉu ne? Aŭ… ĉu francoj ne povas prononci la sonon “H” kiu situas en la komenco de la vorto?

  13. wippo Says:

    01) Ĉu vi havas esperantan nomon?
    Aha, mi havas eĉ du. Mia reta kaŝnomo estas wippo, do en babilejo oni esperantigas ĝin al vipo.
    Mia vera nomo estas Aleksej, do mi ankaŭ havas veran esperantan nomon Aleksio.

    02) Kiam vi esperantiĝis?
    Mi eksciis pri esperanto kiam mi 16n aĝis rampante sur rusa vikipedio, kie oni priskirbis la dek ses sanktajn regulojn, gramatikon de la lingvo, bazajn internaciajn vortojn, kotopo.
    Nu al mi plaĉis kaj mi eklernis tradukojn de esperantaj vortoj al mia lingvo. Tio ĉi estis la komenco.

    03) Kiel vi lernas Esperanton?
    Mi lernis precipe per vortara sinkontrolo, sed ankaŭ ekzercoj de ikurso.net tre helpis pri lernado de gramatiko, speciale pri verbotempoj kaj akuzativo. Mi iom provis per lernu.net kaj la lernolibro de Kolker, tamen la kurso de libro estas tro etendita, kaj lernu.net estas des pli merdo :D

    04) Ĉu vi havas la vortaron “Plena Ilustrita Vortaro”? Kaj kiujn vortarojn vi uzas?
    Ne, mi ne bezonas librajn vortarojn, mi ne estas fetiŝisto. Sufiĉas nur ekvidi tradukon de vorto kaj memorfiksi. Se ne eblas rememori post kelkaj minutoj, mi eble enskribu tiun vorton en mian notlibron.
    Mi laŭbezone uzas ReVon kaj preparitan de iu stardictan vortaron far Bokarjov kiam skribas ion pli-malpli oficialan por io. Tamen mia pensada esperanto sufiĉas por malbezoni vortaron :D

    05) Ĉu vi povas bone respondi al neaj demandoj?
    Neaj demandoj? Ĉu simile al ĉu vi ne havas plumon parenteze? En kio estas la problemo de respondo?

    06) Ĉu vi povas bone uzi la artikolon “la”?
    Mi uzas la artikolon nur kiam ĝi ĝuste estas necesa, kaj ne eblas malbezoni ĝin por konservi korektan transdonon de la penso.

    07) Ĉu vi povas distingi diferencon inter “L” kaj “R”?
    Kaj ne nur. Mi ankaŭ bone distingas la molan rusan “L” la mezan esperantan kaj la duran anglan.
    Ankaŭ bone distingas la germanan, la esperantan kaj la francan “R”.
    Ro ne estas malfacila litero, sed Lon mi apenaŭ sukcesas prononci.

    08) Ĉu vi partoprenis en la universala kongreso en Jokohamo?
    Ne, malgraŭ mi loĝas proksimege. Unue kiam ĝi okazadis mi ne havas bonan esperanton, due mi ne havas nek eksterlandan pasporton nek vizon. Kaj trie, kion fek mi tie forgesis? Tie estis fremdaj homoj, kun siaj aferoj kaj zorgoj, nur mi al ili mankis krom ĉio cetera.

    09) Ĉu lerni Esperanton estas facila por vi?
    Lerni, ne. Interkomuniki per ĝi, jes, sed ne kun stultuloj kiuj komparas ĉiun mian vorton kun PIV, kaj se ĝi forestas tie, diras ke ne komprenas min, kaj el ĉiuj vortaroj nur PIV por oni estas aŭtoritata (precipe tiuj homoj mem ne kapablas bone kunmeti korektajn vortojn, kaj do opinias ke aliuloj ankaŭ ne kapablas fari tion, nur specialistoj de PIV).

    10) Ĉu vi havas esperantan blogon?
    Prezence ne, sed mi planas esperantolingvan retejon kun blogsimila novaĵbendo ĉefpaĝe. Pri la vivon mi publike skribi ne ŝatas.

  14. Bonulo Says:

    Dankon pro viaj respondoj, Aleksio.
    Mi legis viajn respondojn kun intereso. :-)

  15. Steven BREWER Says:

    01) Ĉu vi havas esperantan nomon?
    Jes, mi estas “limako”. Mi ekuzis tiun nomon kiam mi unu faris retan babiladon per Esperanto en proksumume 1989.

    02) Kiam vi esperantiĝis?
    Mi ekstudis in 1987 (la 100-jara datreveno de Esperanto), sed ne vere komencis lerni gxin gxis la sekva jaro.

    03) Kiel vi lernas Esperanton?
    Mi instruis min per malnova Esperanto-libro eldonita en la 1930aj jaroj.

    04) Ĉu vi havas la vortaron “Plena Ilustrita Vortaro”? Kaj kiujn vortarojn vi uzas?
    Jes, mi havas kaj PIVon kaj NPIVon. :-)

    05) Ĉu vi povas bone respondi al neaj demandoj?
    Dependas. :-)

    06) Ĉu vi povas bone uzi la artikolon “la”?
    Mia respondo al la demando estas “jes”.

    07) Ĉu vi povas distingi diferencon inter “L” kaj “R”?
    Jes. Mi lernis la hispanan kiel junulo kaj la Esperanta “r” (laŭ mi) estas inter la hispana “r” kaj “rr”.

    08) Ĉu vi partoprenis en la universala kongreso en Jokohamo?
    Ne. Mi estis sur kariba insulo tiam por kapti herpestojn.

    09) Ĉu lerni Esperanton estas facila por vi?
    Jes, kompare al aliaj naciaj lingvoj — por mi estis multi pli facila ol lerni la hispanan.

    10) Ĉu vi havas esperantan blogon?
    Jes.

Leave a Reply