Leciono por komencantoj N-ro 20

Ĉi-foje ni kursanoj lernis pri LA uzo de LA artikolo “la”. (Ĉu LA uzo de “la” de ĉi tiu frazo estas ĝusta? Ĉu vi scias ke la japana lingvo ne havas la artikolon? Pro tio mi ankoraŭ ne bone povas uzi la artikolon kaj mi ne certas pri mia uzmaniero pri “la”.)

Post la leciono mi demandis al mia hungara amikino M ĉu en la hungara lingvo ekzistas la artikolo. Ĉar mi scias ke la hungara lingvo ne estas unu el eŭropaj lingvoj (same kiel la finna lingvo kaj la estona lingvo), tial mi pensis ke la lingvo ne havas artikolon. Sed M respondis al mi ke jes. La lingvo havas la artikolon. Ĉu vere? Feliĉulino!!

Mi jam scias ke ankaŭ la pola lingvo ne havas la artikolon (mia pola amikino E iam diris al mi pri tio. Kaj hodiaŭ mia alia pola amikino M ankaŭ diris tiel.) Interese. Mi kontrolis pri la afero, kaj mi eksciis ke ankaŭ la rusa lingvo ne havas la artikolon, kaj nur unu el la slavaj lingvoj, nur la bulgara lingvo havas la artikolon.

Hmm…
La denaska lingvo de Zamenhof estis la pola, ĉu ne? (Aŭ la hebrea aŭ la judgermana?)
Kial do li decidis uzi la artikolon en la lingvo internacia?

Jes, mi scias ke Zamenhof diris en la fundamento de Esperanto ke oni povas uzi Esperanton sen la…
Sed mi volas uzi ĝin ĝuste…

3 Respondoj to “Leciono por komencantoj N-ro 20”

  1. dmych Says:

    La denaskaj lingvoj de Zamenhof, se mi ne eraras, estis jida (judgermana), pola kaj rusa.
    Rusa kaj pola lingvo ne havas artikolon, tamen Zamenhof ja bazigis sian lingvon sur kelkaj eŭropaj (franca, germana, angla, latina kaj greka) kaj tiuj lingvoj ĝin havas.
    Kial li decidis? Li pli bone ol ni komprenis internajn meĥanismojn en lingvoj kaj li verŝajne vidis ke mininuma kaj simpla gramatiko devas havi artikolon (por respeguli kvaliton “certeco”).
    Mi ofte legis similajn plendojn pri akuzativo de personoj kies lingvo ĝin ne havas - kial Z decidis uzi tiun malfacilegan akuzativon? Por kio ĝi necesas? Sed sen akuzativo ni ne povus tiel mallonge kaj trafe distingi subjekton kaj objekton. Do, ĝi estas necesa. Kaj la artikolo ankaŭ necesas kvankam ni, kies lingvoj ĝin ne havas, povas dubi kaj plendi. ;)

  2. Bonulo Says:

    Dankon pro via komento, dmych.

    Jes, vi pravas, kaj mi samopinias. Mi nur plendetis kaj mi ne pensas ke Esperanto estas ŝanĝenda. (Ĉar mi ne volas relerni!! :-)

    Kvankam ankaŭ ni japanoj havas kelkajn malavantaĝojn por lerni Esperanton, tamen mi amas ĝin. (Precipe mi amas tute regulan gramatikon.)

  3. dmych Says:

    Ha! Ŝajnas ke vi estas la unua, kiu komprenis ke se la lingvo estus ŝanĝita, ĉiuj devus lerni ĝin denove! ;)

Leave a Reply