Leciono por progresantoj N-ro 19

Antaŭ nelonge mi havis lecionon de Esperanto-kurso por progresantoj en Dua Vivo. (Ĝi okazis de la kvina ĝis la sesa kaj duono. Jes, mi estas tre dormema. Kaj verdire… mi ĉiam ne povas kompreni la lecionon bone, ĉar tiam mia cerbo ankoraŭ ne bone funkcias pro dormemo!)

Ĉi-foje ni kursanoj legis kaj diskutis pri poemoj (Paduso, Ĝena penso, kaj Vintra luno) de Hilda Dresen kiu estas estona poetino. Kvankam mi ne ŝatas legi poemojn eĉ en la japana lingvo, tamen feliĉe por mi tiuj poemoj estis interesaj (kaj mallongaj ;-). Bone, poste mi provos legi ŝiajn aliajn poemojn.

Vikipedio / Hilda Dresen
Poemoj de Hilda Dresen el la libro “Dek du Poetoj:

Ho ve, mi forgesis skribi pri la lasta leciono… Hm… Pri kio temis la leciono? Mi forgesis…

Leave a Reply