Legante romanojn…

Mi ne bezonis labori hodiaŭ, ĉar en Japanujo hodiaŭ estis festotago. Eble vi demandos al mi kia festotago estas. Por mi tio ne gravas. Ho, kaj feliĉe ankaŭ morgaŭ mi ne bezonos labori, ĉar ankaŭ morgaŭ estos festotago! Kia festotago? Mi ne scias, sed mi scias ke morgaŭ estas festotago kaj mi ne bezonos labori morgaŭ. Por mi nur tio gravas.

Hodiaŭ mi pasigis preskaŭ tutan tagon legante romanojn. Unu el ili estas “Old Man’s War / Milito de maljunulo” de John Scalzi. Mi ĝuis ĝin, tamen laŭ mi ĝi tro similas al “The Forever War / La eterna milito” de Joe Haldeman (ĉi tiu romano tre plaĉas al mi.) aŭ “Starship Troopers / Soldatoj de Kosmoŝipo” de Robert A. Heinlein. Kaj la alia estas “Der Schwarm” de Frank Schätzing, tamen mi ankoraŭ ne tralegis ĝin.

Ah, mi trovis kelkajn bonajn frazojn en “Milito de maljunulo”. Unu el ili estas jene: “Por mi rememori mian mortitan edzinon ĉe ŝia tombo estas pli facila ol tie kie ŝi vivis, ĉar ĉi tie ŝi nenion faris krom morti.”… Ho ve, mia malbona traduko…

Bone, mi nun devas foriri el interreto por enlitiĝi, ĉar mi havos lecionon de Esperanto-kurso por progresantoj. Sed antaŭ endormiĝi… eble ĝis la unua, mi povos legi iom, ĉar baldaŭ mi povos finlegi “Der Schwarm”.

Leave a Reply