Verda tago

En Japanujo hodiaŭ estas verda tago. Hodiaŭ ĉiuj japanoj devis ĝui naturon, tamen mi ĝuis nur verdan dolĉan kapsikon kiu estis en verda kareo kiun mi manĝis vespere. Mi neniam eliris el mia apartamento. Mi ne scias kia vetero estis. Mia kunloĝantino U vizitas siajn gepatrojn, tial mi postrestis hejme sola.

Nu, mi spektis Esperanto-televidelsendon. Oni povos vidi nepon de Zamenhof, Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof (La lastoktobre, la urba konsilantaro de Bjalistoko decidis honorigi lin per la titolo honora civitano de la urbo. Li ne havas okulvitrojn kaj barbon.) kaj aliajn. De la elsendo mi sciiĝis ke la naŭdek kvara universala kongreso en Bjalistoko okazos de la dudek-kvina de Julio ĝis la unua de Aŭgusto.

Raporto.info / Bjalistoka Esperanto-televido naskiĝis

Leave a Reply