Hodiaŭ mi spektis hispanan (?) filmon kies titolo estas “La Labirinto de faŭno (angle: Pan’s Labyrinth”)” kun mia kunloĝantino U ĉe kinejo kiu estas en proksima urbo Sangenĝaja. Ĝi estis tre bona filmo kaj ni ambaŭ tre ĝuis ĝin. Verdire la kinejo estas tre malnova kaj malgranda kaj… Jes, fakte ĝi estas tre malkomforta, sed ni ambaŭ tre ŝatas la kinejon. Ĉar ĝi havas nostalgian etoson por ni. (Kaj tie oni povas vidi du filmojn pli malmultekoste ol spekti unu filmon!!)
Nu, ŝajnas al mi ke la hispana lingvo similas al Esperanto… ĉu ne? Kiam mi spektis la filmon, mi fojfoje komprenis la hispanan lingvon, kaj mi certe aŭdis jenan dialogon: “…por via pordo” (Faŭno diris pri ia pordo al la knabino kiu estas ĉefrolulino.).
Ĉu hispanoj havas avantaĝon pri lerni Esperanton?
Majo 4, 2008 je 7:26 ptm |
Mi sercxis gxin in Wikipedia kaj trovis..
http://en.wikipedia.org/wiki/Pan’s_Labyrinth
Certe la rakonto placxas al mi.
Junio 29, 2008 je 7:49 atm |
mi faris esperantan subtekston por la filmo