En Esperanto (kaj eble en aliaj eŭropaj lingvoj) oni ne povas diri ke trinki medikamenton (likvaĵon, pulvoron, aŭ pilolon), kaj supon, ĉu ne? Ne surpriziĝu, ni japanoj povas trinki ilin!! Ekzemple, en la japana lingvo oni kutime diras ke trinki medikamenton (eĉ pulvoron!), kaj ni kutime diras ke trinki sojpastan supon. Ah, jes, jes, kompreneble, ankaŭ Esperanto-parolantoj (pri aliaj eŭropanoj mi ne certas) povas trinki likvaĵan medikamenton, sed ne povas trinki pilolon aŭ pulvoron kaj supon. Ili devas preni pilolon aŭ pulvoron (kun akvo), kaj ili devas manĝi supon, ĉu ne?
Mi pensis pri tio jene: En la japana lingvo la frazoj “trinki medikamenton” aŭ “trinki supon” esprimas ke gluti ilin senmaĉade. (Kompreneble ankaŭ ni japanoj devas manĝi pecojn de legomoj aŭ pecojn de viandoj kiuj estas en la supo.) Kontraŭe en Esperanto “trinki ion” esprimas ke senmanĝile gluti ion el la ujo kiu tenas ĝin. Ekzemple, iu trinkas glason da biero, aŭ iu trinkas akvon el la rivero. Kaj “preni ion” esprimas ke preni ion per siaj fingroj, kaj enmeti ĝin en sian buŝon. Kaj mi pensis ke “manĝi ion” esprimas ke preni ion per manĝilo, tial oni ne povas diri ke trinki supon.
Ĉu mi eraris?
Hm… Do, ĉu oni ne povas manĝi hamburgeron aŭ sandviĉon?
Majo 3, 2008 je 10:19 atm |
Mangx uzas dentojn, do vi povas mangxi hamburgeron.
Kaj Japanaj trinkas ankaux nesxatatan ideon aux opinion de aliaj, cxu ne?
;p
Majo 4, 2008 je 1:53 ptm |
Saluton, serena. Dankon pro via komento.
Ah, mi nun klare komprenas. En Esperanto “manĝi ion” signifas ke maĉi ion kaj trinki ĝin, ĉu ne? :-)