Ĉi-frumatene (de la kvara kaj duono ĝis la sesa) mi havis Esperanto-lecionon por komencantoj en Dua Vivo. Ĉi-foje nia instruistino T lernigis al ni sufikson “ig”. Ŝi legigis al ni kelkajn ekzemplojn kiuj uzas “ig” verbojn, kaj farigis frazojn per ĝi. Ĉu mi bone komprenas pri la sufikso? Mi esperas ke jes, tamen mia problemo ankoraŭ ne solvis…
Kiel oni povas ekscii ĉu la verbo estas netransitiva verbo aŭ transitiva verbo?
Laŭ mesaĝo kiun mi ricevis hieraŭ vespere de instruistino T, ŝi intencis instrui ankaŭ pri artikolon “la”. Mi treege antaŭĝuis la lecionon, ĉar ankaŭ pri la artikolo “la” mi ankoraŭ ne regas, bedaŭrinde ni tamen ne havis sufiĉan tempon. Ŝi diris al ni: “Jam estas la tempo fini lecionon.”. Ĉu vere? Ŝiaj lecionoj estas tiom tre interesaj kaj amuzaj. Pro tio la tempo forflugis treege rapide.