Antaŭ kelkaj semajnoj, kiam mi diris ke mi ne povas trinki alkoholaĵojn, tiam iu diris al mi ke mi devas uzi “drinki”. Ĉu vere? Mi pensis ke oni povas diri “trinki alkoholaĵon”… Ĉu mi miskomprenis pri la verboj “trinki” kaj “drinki”? Do, oni povas trinki kafon, teon, akvon, ktp, sed oni ne povas trinki alkoholaĵojn? Hmm…
Kial do Zamenhof kreis du verbojn por nur unu agado?
Do, mi kreis ŝercon jene: Iam kiam Esperanto havas nur unu verbon “trinki” por la agado, iu ebriulo diris ke mi volas trinki bieron pli multe. Sed tiam lia lango ne funkciis bone pro li estis tro ebria. Li diris:
“Mi volas Drinki bieron pli multe!!”.
Mi nun kontrolis retan vortaron “ReVo”, kaj mi trovis jenan priskribon: “drinki: Trinki ebriigaĵon por plezuro aŭ memforgeso aŭ ceremonie ktp.” kaj “trinki: Preni fluaĵon en la buŝon kaj gluti.“. Bone, mi klare komprenas.
Majo 1, 2008 je 5:21 ptm
pri trinki kaj drinki mi samopinias kun vi. oni povas “trinki alkoholaĵon”. antaŭnelonge mi eĉ skribis “trinki alkoholon”, kio estas malpli ĝusta esprimo…
Majo 2, 2008 je 12:20 ptm
Saluton kaj dankon pro via komento, ĵeromo.
Laŭ mia vortaro oni povas diri: “trinki je ies sano”. Kaj mi trovis jenajn frazojn: Nun mi volas ankaŭ trinki por la sano de ĉiuj fratoj kaj fratinoj esperantistoj. (Paroladoj de Zamenhof)
La lastan kvaronon mi manĝis en gastejo kaj por la lasta groŝo mi trinkis bieron. (”Elektitaj Fabeloj” Tradukis Kabe)