Naskiĝtago de japana eksregestro

By Bonulo

Hodiaŭ mi ne bezonas labori, ĉar ĉe ni hodiaŭ estas festotago kiu nomiĝas “Ŝoŭa no hi (naskiĝtago de japana eksregnestro “Ŝoŭa-tenno”)”. Ho, mi nun rememoris kiam li vivis tiam la tago nomiĝis “midori no hi / verda tago”. Laŭ mi la nomo sonas pli bone ol nuna nomo “Ŝoŭa no hi”.

Ĉar verda koloro asociĝas kun Esperanto. (Ho ve! Mia kunloĝantino U ridante diris al mi ke mi eraris. Hodiaŭ ne estas verda tago!! Verda tago estas la kvara de Majo!!)

Mi vekiĝis je la kvara por ĉeesti esperantan lecionon por progresantoj de instruistino A. (Poste mi skribos pri la leciono.) Pro tio mi nun estas treege dormema, sed mi ne reenlitiĝos. Ĉar mi ne volas trapasi antaŭtagmezon en mia lito! Mi volas agi vigre!

Leave a Reply