Mi ricevis amuzan anekdoton pri rusa klimato (alklaku suban hiperligilon kaj legu lian komenton kaj anekdoton) de dmych kiu loĝas en Rusujo al mia bloĝaĵo “Kiom da sezonoj vi havas?”. Dankon, dmych. Mi tradukis la anekdoton en la japana lingvo.
Komentoj pri Kiom da sezonoj vi havas? de dmych
Kiom da sezonoj vi havas? にロシアの方からロシアの気候に関する面白い小咄をいただいたのでここで恥訳。
ロシアに留学していたアフリカ人の話:帰国後、人々は彼にロシアは寒すぎるのではないかと問いかけ、それに対して彼はこう答えた… 「緑の冬」は寒すぎないけど、「白の冬」は恐ろしく寒いよ。
Aprilo 28, 2008 je 6:06 ptm |
Ne dankinde, Bonulo. :)
Interalie, mi ĵus publikigis miajn rakontojn pri vivo en Rusia Ekstrema Nordo. Se la temo estas interesa al vi, vi povas trovi kvar rakontojn ĉi-tie sub komuna titolo “Vovo en Ekstrema Nordo”.
Aprilo 28, 2008 je 9:51 ptm |
Mi bezonis minutojn por kompreni gxin.
Aprilo 29, 2008 je 6:42 atm |
Dankegon, dmych! Mi poste legos ilin. :-)
Aprilo 29, 2008 je 7:18 atm |
Saluton, Blanka Meduzo.
Ĉu mia traduko ne estas ĝusta, aŭ por vi “verda vintro” kaj “blanka vintro” ne estas klaraj?
Ankaŭ por mi tiuj vortoj ne estas klaraj.
Eble aŭtoro de la anekdoto celis ke por la afrikano eĉ la somero en Rusujo estas sufiĉe malvarma. Vegetalo kreskas vigle, sed ŝajnas al li la sezono estas vintro. Do, li nomis la sezonon “verda vintro”. Kaj bedaŭrinde mi neniam vizitis Rusujon, sed mi imagas ke en la lando ĉio kovras de blanka neĝo aŭ blanka glacio vintre. Pro tio li nomis la sezonon “blanka vintro”, ĉu ne?