Mi bedaŭras…

Bedaŭrinde hieraŭ mi rezignis ĉeesti kunsidon de Esperanto-rondo al kiu mi apartenas, ĉar mi ne povis fini mian taskon ĝis la dek-oka kaj duono. Kiam mi revenis hejmen je la dek-naŭa kaj tri kvaronoj, tiam mia kunloĝantino U ankoraŭ ne revenis. Do mi kuiris sojpastan supon kun fungoj kaj frititajn asparagojn kun porkograsoj kaj ovoj. Jes, kompreneble, ili estis bongustaj.

Post la vespermanĝo mi ensalutis en Dua Vivo kiel kutime, tamen neniu estis miaj geamikoj. Do, mi vizitis Esperanto-landon. Tiam mi rimarkis ke kelkaj homoj metis siajn vendilojn en la lando. Hm… Ĉu ili metis ilin kun permeso de la posedanto E? Mi pensas ke ne. Ĉar du el ili ne estas Esperanto-parolantoj kaj unu el ili metis hararo-vendilon kiu uzas treege multajn primojn.

Ve, kaj ankoraŭ ne revenis la perditaj aĵoj de la lando. Mi bedaŭras ke la lando iome ruiniĝis kaj fariĝis senleĝejo pro foresto de la posedanto.

Leave a Reply