Ĉu ĉio marŝas bone ĉe vi?

Ĉu ĉio marŝas bone ĉe vi?
Nevil Shute (Tr: Kenneth G. Linton) “Sur La Bordo” 14p

Kio? Kio marŝas ĉe mi? (Tio signifas ke iu demandis al iu ĉu ĉio estas en ordo ĉe vi, ĉu ne? Ankaŭ en la japana lingvo oni diras ke ĉio iras bone. Do, mi tuj povis kompreni ĉi tiun frazon.)

“Tio sonas pli bone,” respondis F-ino Davidson.
Nevil Shute (Tr: Kenneth G. Linton) “Sur La Bordo” 29p

Tio sonas strange!! (Sed mi eble komprenas ĉi tiun frazon. Ŝajnas al Mojra Davidson ke Dwight Towers ne estas malbona homo kiu batos ŝin kiam li fariĝos eblia, ĉu ne?) Ŝajnas al mi ke la frazo devenis de la angla frazo “That sounds good.”.

Ĉiuokaze mi ne estas lingvisto kaj ne rajtas ŝovi mian nazon en ilian vazon!
Beĉjo / Neandertalaj homoj kaj Esperanto

Ho! Vi havas tre longan nazon! (Ankaŭ en la japana lingvo oni diras ke iu traplektas (mi ne certas ĉu ĉi tiu vorto taŭgas.) sian buŝon al iu kiu ne rilatas al si mem. Aŭ en la japana lingvo oni diras ke iu enmetas sian kolon en ien aŭ iun. Tio signifas iu rilatas al iu kun granda aŭ profunda intereso.)

Tiam preskaŭ ĉiufoje mi malsukcesas kapti la kompletan nomon.
Akvo Sfero / Propraj nomoj en parolata Esperanto

Ankaŭ mi ĉiutage aŭdas Esperanto-elsendojn per iPodo survoje al mia oficejo. Mi bone aŭdas ilin, sed mi ne povas kompreni ilin bone. Ĉar mi ne povas kapti ĉiujn vortojn kiuj parolas en la elsendoj… Hmm… Ĉu tio signifas ke mi ne povas aŭdi ilin bone?

Leave a Reply