Mi enuiĝis…

Ankaŭ hieraŭ mi ensaltis en Duan Vivon por ekzerciĝi Esperanton.
Sed bedaŭrinde neniu venis kaj nenio okazis.
Tial mi sole parolis esperante:

Saluton! Kiel vi fartas?

Ĉu vi bone fartas?
Bone! Mi ĝojas ke ni ambaŭ bone fartas.

Nu, kio nova ĉe vi?

Nenio interesa okazis ĉe vi?
Hehe, ĉe mi ankaŭ.

Hum? Ne, neniu venis.

Kion do mi faris?
Mi monologis. Mi alparolis min.

Hm? Jes, mi ofte monologas. Ekzemple, kiam mia amikino E forlasas sian avataron kaj forestas ĉe sia komputilo, ĉiam mi monologas jene: “Ĉu vi nun estas en via kuirejo? Ah, vi nun kontrolas vian malvarmujon, ĉu ne? Ĉu ion bonan vi trovis? Ĉu bongustajn terpomojn vi trovis? Ah, ne. Mi eraris. Neniu konservas terpomojn per malvarmujo, ĉu ne? Kion vi kuiras? Panjo, panjo!! Kion ni manĝos? Mi estas tre malsata!! Donu al mi ion bongustan!! Ĉu? Vi neniam kuiris malbongustajn manĝaĵojn? Vi ĉiam kuiras bongustajn manĝaĵojn? Ah, jes, vi ja pravas. Sed mi nun estas treege malsata kiel lupo. Mi nun povas manĝi ĝoje eĉ malbongustan! Donu! Donu al mi ion por manĝi!!”.

Finfine mi enuiĝis monologi, kaj forlasis Duan Vivon pli frue ol kutime.

Post mi banis min, mi legis romanon “The Treasured One” (ne esperante, ne angle, mi legas la romanon japane.) de David kaj Leigh Eddings sur mia lito. Bedaŭrinde la romano estis iom enuiga… Kaj mi tuj endormis.

2 Respondoj to “Mi enuiĝis…”

  1. Blanka Meduzo Says:

    Saluton !
    Vi bedauxras, ke vi enuigxadas en la Dua Vivo.
    Sed cxar vi estas okupita en la Unua Vivo,
    via vivo estas ekvilibrigxanta inter du Vivoj totale, cxu ne ?

  2. Bonulo Says:

    Saluton.

    Hm… ne, lastatempe mi ne havas tiom da taskoj. Kaj Unua Vivo ankaŭ enuigas min. Nenio interesa okazas. Tial mi amas legi romanojn (sed bedaŭrinde lastatempe mi ne trafis bonajn romanojn.) kaj mi ŝatas ludi Duan Vivon (sed bedaŭrinde ĉiuj miaj geamikoj estas eŭropanoj. Bedaŭrinde kiam mi estas en Dua Vivo, tiam ili laboras kaj kiam ili estas en Dua Vivo, tiam mi dormas. :-)

    Horzonoj!!

    Sed hodiaŭ (de la kvara kaj duono ĝis la sesa. Horzonoj!!) mi ĝuis esperantan lecionon kun miaj geamikoj. La etoso de la leciono tre plaĉas al mi.

Leave a Reply