Hieraŭ frumatene (je la sesa) mi partoprenis en dancfeston ĉe La Muse Dancejo en Dua Vivo. Multaj homoj kiuj venis el diversaj landoj (Brazilo, Hispanujo, Hungarujo, Italujo, Japanujo, Norvegujo, Pollando, kaj Usono) partoprenis en la feston, kaj ni ĉiuj ĝuis dancon kaj babiladon.
Ankaŭ mi klopodis ĝui la feston, sed bedaŭrinde tiam mi estis treege dormema. Kvankam mi trinkis nigregan kafon, tamen mia cerbo ankoraŭ ne bone funkciis, kaj miaj fingroj ankoraŭ ne bone funkciis, pro tio mi ofte mistajpis. Do, dum la festo vidante geamikojn kiuj dancas, aŭdante ilian babiladon, mi kuŝas sur la sofo… zzz…
Nu, mi rimarkis ke E kiu estas posedanto de La Muse Dancejo kaj La Muse Centro de Esperanto plibonigis la dancejon, kiam posttagmeze mi refoje vizitis tien. Li metis novajn kanapojn en la salono anstataŭ drinkejo, kaj teleportilon (bedaŭrinde ĝi ankoraŭ ne bone funkciis.), kaj li pendigis bildojn de Zamenhof sur la muro. (Sed kial li pendigis kvar samajn bildojn de Zamenhof?).
Mi ĝojis ke li bone laboris. Kaj mi volis diri “Dankon pro via klopodo!!”. Tial mi sendis dankmesaĝon al li, sed bedaŭrinde li ankoraŭ ne bone komprenas Esperanton, kaj bedaŭrinde mi ne bone povas paroli la anglan (li komprenas la anglan.), kaj mi tute ne komprenas lian gepatran lingvon, la norvegan lingvon… Ĉu? En kiu lingvo mi skribis la dankmesaĝon al li?
Kompreneble en Esperanto!!