En Tokio hieraŭ pluvis, pluvegis. Senĉese pluvis kaj forta vento blovis, kaj pro tio mia ombrelo estis rompita kaj mi malsekiĝis.
Kvankam pluvo estas tre grava, mi tamen ne ŝatas ĝin. (Ah, sed mi ŝatas aŭskulti la sonon kuŝante sur mia lito matene kiam mi ne bezonas eliri el mia hejmo. Fakte mi ne ŝatas malsekiĝi pro pluvo.) Vespere, kiam mi ekrevenis hejmen, bedaŭrinde ankaŭ tiam ankoraŭ ne ĉesis fali pluvo. Sed ĝi estis pluveto… Hm, mi ne havas ombrelon ĉar ĝi estis rompita matene…
En antikva Japanujo oni diris jene: “Jen printempa pluveto falas, malsekiĝante ni iru.”.
Do, mi provis reveni hejmen malsekiĝante, kaj mi ĝuis la sperton… Sed, momenton!! Ho ve!! Ĉu la pluvgutoj kiuj falas en Tokio estas puraj?! Mi kredas ke ne, ĉar la aero de Tokio estas malpura!!